epoks/o Viki , epoksi/o PIV1
epokso, epoksio
- Etero kun triatoma ciklo el oksigenatomo kun du najbaraj karbonatomoj: epoksaj inkoj [1]; epoksiaj gluoj [2]; epoksorezino (vd epoksirezino) [3]; esploristoj uzis ĝin por krei aluminion-Al-Si kaj IT-HAP-epoksi-tavolajn komponaĵojn kiuj imitas la mekanikajn atributojn de osto [4]; eŭkaliptolo trovata en la eŭkaliptoleo estas […] 1,8-epokso-p-mentano [5]; epoksiigo kun m-kloroperoksobenzoata acido okazas kun trioble substituitaj alkenoj [6]; en la 20a jarcento oni disvolvigis teknikojn de epoksigo de ligno, kio faras ilin pli daŭreblaj kaj rezistaj [7].
- angle:
- epoxy, epoxide, oxirane, ethoxyline
- france:
- époxyde
- germane:
- Epoxyd, Oxiran, Oxacyclopropan
administraj notoj
pri
epoks/o ,
epoksi/o :
En Vikipedio troveblas simile multaj uzoj de la radikoj epoks/ kaj epoksi/, do Vikipedio tute ne havas klaran preferon. Do eble la PIV-a formo estu la ĉefa. [SP]