3erudici/o

erudicio

Vastaj, diversflankaj kaj detalaj scioj karakterizantaj koncernan homon: Vi certe havas grandan erudicion koncerne la antikvajn verkojn! [1]; Goethe konis lin (konsiliston Krespel): „stranga homo kun multe da talentoj kaj granda erudicio“ [2].
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
2. E.T.A. Hoffmann, tr. Wolfgang Kirschstein: Konsilisto Krespel, Kaliningrad: Sezonoj, 2001. ‐ (Serio „Germana literaturo“, vol. 1a)
angle:
erudition, scholarship
beloruse:
эрудыцыя
ĉeĥe:
erudice, odbornost, vědecké vzdělání, zběhlost
ĉine:
学识 [xuéshí]
france:
érudition
germane:
Gelehrtheit, Gelehrsamkeit
hungare:
képzettség, tanultság
japane:
学識 [がくしき], 博学 [はくがく]
nederlande:
eruditie, geleerdheid, gelezenheid, uitgebreide kennis
pole:
erudycja
portugale:
erudição
ruse:
эрудиция
slovake:
odborná znalosť
ukraine:
ерудиція

erudicia

Rilata al erudicio, propra al erudiciuloj: tre erudicia kaj laborema, li ne sciis, kion aspiri, kaj tial ofte malŝparis siajn fortojn por tradukado de triagradaj (se ne dekagradaj) verkoj [3]; la temo ripetiĝas en Mezepoko, kun apartaj erudiciaj prikonsideroj fare de Tomaso el Akvino [4] kaj la diferencoj, plejparte, estas piaj legendoj kaj erudiciaj mitoj, kiujn probable enŝovis kopiisto aŭ alia okcidenta klerulo [5].
SIN:multescia
3. B. Tornado: Nikolao Ĥoĥlov, IMPETO-89, Moskvo, 1990
4. Pacienco
5. Sergio Pokrovskij: La libro de Marko Polo kaj ĝiaj tradukoj, La Ondo de Esperanto, 2002:3
beloruse:
эрудыраваны
ĉeĥe:
erudovaný, odborně vzdělaný, sečtělý
hebree:
בקיא
japane:
学識豊かな [がくしきゆたかな], 博識の [はくしきの]
pole:
erudycyjny
ruse:
учёный, эрудированный
slovake:
odborne vzdelaný
ukraine:
ерудований

erudiciulo

Homo posedanta erudicion: ni havis kaj ja havas en niaj vicoj multajn alte edukitajn homojn, sciencistojn kaj diversfakajn erudiciulojn, el kiuj ne malmultaj uzis kaj uzas tempon kaj energion por Esperanto [6]; nu, kion scias ordinara homo, eĉ esperantisto, eĉ erudiciulo, pri la malta kulturo? [7] ne ĉiu erudiciulo estas scienculo. SIN:erudito.VD:klerulo, instruitulo
6. Baldur Ragnarsson: Esperanta literaturo ‐ ĉu iluzio aŭ miraklo?, Libera folio
7. La Ondo de Esperanto, 2002. N-ro 6
angle:
erudite person, scholar
beloruse:
эрудыт
ĉeĥe:
erudovaný odborník, zběhlý člověk
ĉine:
先賢 [xiānxián]
france:
érudit
germane:
Gelehrter, gebildete Person
hebree:
מְלוּמָד
hispane:
erudito
hungare:
képzett ember, tanult ember
japane:
学者 [がくしゃ], 博学な人 [はくがくなじん]
nederlande:
geleerde
pole:
erudyta
ruse:
эрудит
slovake:
erudovaný odborník
ukraine:
ерудит

administraj notoj