et/o

eto

LIN La sepa litero de la greka alfabeto (Η, η): ankaŭ eblas ilin [la Grekajn literojn] plene Esperantigi kun O-finaĵoj, ekz.: [...] zeto, eto, teto, [...] [1].
Rim. 1: Troviĝas en la PIV-oj la neasimilita formo „eta“, do aliradika.
Rim. 2: La plene esperantigitaj nomoj de la grekaj literoj prezentitaj en PMEG [2] [3] ne estas harmoniaj. En la okazo de la literoj finiĝantaj per a, la Esperanta O-finaĵo anstataŭas la liternoman finon (alfa -> alfo), dum en la aliaj okazoj la Esperanta O-finaĵo aldoniĝas al la liternoma fino (epsilon -> epsilono; mu -> muo; ksi -> ksio). Due, pluraj tiel kreitaj radikoj konfliktas kun aliaj esperantaj radikoj jam ekzistantaj en PIV (alfo, beto, gamo, kapo, roto) aŭ konfliktas en vorfarado ĉar, laŭ PMEG, oni ne uzu a-ligfinaĵon en kombinoj [4], tial ekzemple la PIV-a termino gamaradioj devus esti gamradioj, kiel iksradioj. Por pli da reguleco kaj eviti konfliktojn, alia eblo estas uzi la simplan esperantigitan formon etao. [Alano Gerardo]
angle:
eta
beloruse:
эта (грэцкая літара)
france:
êta
nederlande:
èta
norvege:
eta
pole:
eta

administraj notoj