fagac/oj

fagacoj

BOT
Familio de lignoplantoj monoikaj el la ordo de fagoparencaj floroplantoj (Fagaceae) kun: folioj spiralaj aŭ alternaj; kromfolioj frue defalantaj; tepaloj apenaŭ videblaj; ovolujo supra, kun 3 ĝis 6 fakoj; nukseto unuopa aŭ pluropa, ĉirkaŭita de fruktujo. Al fagacoj apartenas fago, kverko, kaŝtano k.a.: amento estas nefinita floraro, ofte konussimila, longforma, fleksebla kaj tipe penda [...] tipa [por] arbfamilioj kiel salikacoj, fagacoj kaj betulacoj [1]; akeno estas seka frukto, speco de nukso, [...] ne dehiska, unusema kaj la perikarpo ne estas kuniĝinta kun la semo [...] ankaŭ tipa frukto de fagacoj [2].
beloruse:
букавыя (сям'я)
ĉeĥe:
bukovité (čeleď)
ĉine:
山毛榉科 [shānmáojǔkē], 山毛櫸科 [shānmáojǔkē], 壳斗科 [kédòukē], 殼斗科 [kédòukē]
france:
fagacées
germane:
Buchengewächse
hungare:
bükkfélék, bükkfafélék
katalune:
fagàcies
latinece:
Fagaceae
nederlande:
napjesdragers
portugale:
fagáceas
ruse:
буковые (семейство)
slovake:
bukovité (čeľaď)
ukraine:
букові

administraj notoj