1federaci/o

federacio

JUR
Ligo, unuiĝo, kungrupiĝo de memstaraj ŝtatoj, societoj aŭ organizoj por komuna celo: legantoj, kiuj iomete konas Germanion, certe rimarkis, ke la listigitaj atencoj kontraŭ eksterlandoj ĉiuj okazis en orienta parto de la federacio, do en la eks-socialisma ŝtato [1]; la loĝantoj de Slovenio kaj Kroatio ne intencis resti en la degenerinta post-titoa jugoslavia federacio [2]; Kabard-Balkario kaj Karaĉaj-Ĉerkesio[…] estas kaŭkaziaj subŝtatoj de la Rusa Federacio [3]; EU evidente ne estas ŝtato, eĉ ne federacio sed nur organizaĵo [4].
1. Stefan Maul: Brutalaj dekstruloj, Monato, 2000/04, p. 6
2. Michel Duc Goninaz: Eks-Jugoslavio: kiu kiun mistifikas?, Monato, 2000/06, p. 8
3. Monato, Vjaĉeslav (Slavik) Ivanov: La oseta lingvo
4. Monato, Stefan Maul: EU-reformeto
angle:
federation
beloruse:
фэдэрацыя
ĉeĥe:
federace, sdružení, svaz
ĉine:
邦联制 [bāngliánzhì], 盟国 [méngguó]
france:
fédération
germane:
Föderation, Staatenbund
hispane:
federación
hungare:
szövetség, államszövetség, föderáció
itale:
federazione
japane:
連合 [れんごう], 連邦 [れんぽう]
nederlande:
federatie
pole:
federacja
portugale:
federação
ruse:
федерация
slovake:
federácia, združenie, zväz
ukraine:
федерація

federacia

Rilata al federacio kaj ĝia funkciado: centrismaj ŝtatoj ekzemple, pli multe ol federaciaj, spertas plifortiĝon de regionaj politikaj fortoj, kiuj strebas forĵeti la „jugon“ de l' centra registaro [5]; malvenkoj en elektoj de federaciaj landoj [6]; Stirio estas aŭstria federacia lando [7]; federacia prezidanto Rau […] devis konfesi, ke li kiel ministroprezidanto misuzis flugojn je ŝtataj kostoj por privataj celoj [8].
5. Stefan Maul: Alarmsignalo el Italio, Monato, 1993/08, p. 5
6. Stefan Maul: Pekoj de patriarko, Monato, 2000/03, p. 9
7. Walter Klag: Friedensreich Hundertwasser 1928 - 2000, Monato, 2000/07, p. 12
8. MonatoStefan Maul
angle:
federal
beloruse:
фэдэральны, фэдэрацыйны
ĉeĥe:
federativní, federální, spolkový
ĉine:
联邦 [liánbāng]
france:
fédéral, fédératif
germane:
Bundes-
hungare:
szövetségi, föderális
itale:
federale
japane:
連合の [れんごうの], 連邦の [れんぽうの]
nederlande:
federaal
pole:
federalny
ruse:
федеральный , федеративный
slovake:
federatívny, spolkový
ukraine:
федеративний, федеральний

federacii

(tr)
Kunigi per federacio: Belgio ne plu federaciiĝu, sed konfederaciiĝu [9]. SIN:federi
angle:
federate
beloruse:
аб'ядноўваць у фэдэрацыю
ĉeĥe:
federalizovat, vytvořit federaci
france:
fédérer
germane:
föderieren, zu einem Bund vereinigen
hispane:
federar
hungare:
szövetségben egyesít, föderalizál
itale:
federare
nederlande:
federeren
ruse:
объединять в федерацию
slovake:
vytvoriť federáciu

federaciismo

Organiza principo, laŭ kiu la unuopaj membroj (ŝtatoj, organizoj aŭ societoj) de komuna tuto havas relativan suverenecon aŭ aŭtonomeco: kulpas pri la afero iamezure la federaciismo en Germanio [10]. SIN:federismo
angle:
federalism
beloruse:
фэдэралізм
ĉeĥe:
federalizmus, profederální hnutí
ĉine:
联邦制 [liánbāngzhì], 联邦主义 [liánbāngzhǔyì]
germane:
Förderalismus
itale:
federalismo
slovake:
federalizmus
ukraine:
федералізм

administraj notoj

~i: Mankas dua fontindiko.
~ismo: Mankas dua fontindiko.