2feniks/o JED

fenikso

1.
MIT Fabela birdo renaskiĝanta el sia cindro: la maljuna birdo fenikso fariĝis cindro, sed ĝia ovo kuŝis ruĝe ardante en la fajro, ĝi krevis kun granda krako, kaj la ido elflugis [1]; (figure) de la morto de Julia ŝi […] aspektas, kvazaŭ ŝi estus jam dumvive paŝanta sur kampo, surkreskita de asfodeloj, plie, ŝi estas univira, do inter niaj virinoj, eksedziniĝantoj kvar- aŭ kvinfoje, ŝi estas samtempe fenikso (virtulino) [2].
2.
MIT Birdo de la ĉina mitologio, simbolo de feliĉo: oni povas vidi kajtojn en la formo de papilio, libelo, milvo, fenikso, granda skolopendro, drako [3].
3.
(evitinde) (malofte) (precipe ironie) Persono superega, unika en sia speco.
Rim.: Ĉi tiu senco figura, kiun PV kaj la PIV-oj senkritike kaj senekzemple kopiis el iu franca vortaro, fakte ne ekzistas en Esperanto. Almenaŭ, ĝin ne troviĝas en la Tekstaro, kaj mi neniam ĝin renkontis (krom franclingve). Por alidevenaj esperantistoj (ekz-e por la rusoj) ĝi estas tre stranga kaj impresas kiel maltrafa malkleraĵo (ĉu la parolanto komprenas, kio estas fenikso?). La figura senco internacia kaj atestita en Esperanto estas: „io rezistanta neniigon, reviviĝanta post la morto“ (vd ekzemplojn sub feniksa2). [Sergio Pokrovskij]
angle:
1. phoenix 2. Fenghuang
beloruse:
1. фэнікс
ĉeĥe:
fénix, vynikající osobnost
ĉine:
1. 不死鳥 [bùsǐniǎo], 丹鳥 [dānniǎo], 鷟 [zhuó], 火鸟 [huǒniǎo], 火鳥 [huǒniǎo] 2. 凤凰 [fènghuáng ], 鳳凰 [fènghuáng ]
france:
phénix 2. Fenghuang
germane:
1. Phönix 2. Fenghuang
hispane:
1. fénix
hungare:
főnix
nederlande:
feniks
pole:
1. feniks
portugale:
fênix 1. fênix
rumane:
1. fenix
ruse:
1. феникс
slovake:
fénix, vynikajúca osobnosť

Fenikso [4] (Phe)

AST Sud-hemisfera stelfiguro (Phoenix).
HOM:Fenikso (urbo)
4. Galadí-Enríquez, David; Wandel, Amri: La kosmo kaj ni. Galaksioj, planedoj kaj vivo en la universo, FEL, Antverpeno, 2005
angle:
Phoenix
beloruse:
Фэнікс (сузор’е)
france:
Phénix (constellation)
japane:
不死鳥 [ふしちょう], フェニックス, 鳳凰 [ほうおう], 第一人者 [だいいちにんしゃ]
latinece:
Phoenix
pole:
Feniks (gwiazdozbiór)
rumane:
Phoenix (constelație)
ukraine:
Фенікс

feniksa

1.
Rilata al fenikso1: la feniksa plumo; oni pensis ke la magia birdo vivis dum eĉ 500 jaroj, sed „feniksa periodo“ povis daŭri dum 250 ĝis 7000 jaroj [5].
2.
(figure) Tia, ke ĝi reviviĝas simile al fenikso1: tiu rubriko ĉi-numere post longa paŭzo fenikse revenis [6]; Feniksa „Esperantologio“ (artikoltitolo pri reapero de ĉesigita revuo) [7]; ĝuste antaŭ dek jaroj „La Ondo de Esperanto“ fenikse renaskiĝis [8].
5. Fenikso
6. Monato, Paul Peeraerts: Sobig-F, 2003
7. gmck-j Monato
8. Redakcie, La Ondo de Esperanto, 2001. №7
germane:
2. wie Phönix aus der Asche
pole:
1. feniksowaty 2. jak feniks
rumane:
2.  în formă de fenix
ruse:
1. фениксный 2. как феникс, подобно фениксу

administraj notoj