fosforit/o

fosforito

MIN Fosforerco, sedimenta minaĵo konsistanta el etgrajna miksaĵo de apatito kun kvarco, karbonato, gipso, argilo kc; krudaĵo por produkti fosforon kaj fosforajn sterkaĵojn: fosforito estas densa, plej ofte terece loza sedimentŝtonaĵo, kiu ekestis el fosforriĉa kalko kaj povas troviĝi petroformanta je grandaj tavoloj, ĝi povas origini el la malkomponado de fosforenhavaj bestaj restaĵoj, la ŝtonaĵon fosforito oni uzas kiel krudmaterialon por produkti fosforon, precipe sterkaĵon, kaj en la kemia industrio [1].
beloruse:
фасфарыт
ĉeĥe:
fosforečnan
ĉine:
磷矿 [línkuàng]
france:
phosphorite
germane:
Phosphorit
hungare:
foszforit
japane:
リン鉱 [りんこう]
portugale:
fosforita
ruse:
фосфорит
slovake:
fosforečnan
ukraine:
фосфорит

administraj notoj

~o: Mankas dua fontindiko.