fraterkul/o

fraterkulo

ZOO Genro el familio aŭkedoj (Fratercula), norda naĝbirdo kun plumaro kaj beko multkoloraj, iom similaj al tiuj de papago: marbirdoj ankoraŭ abundas, sed malpliiĝis la nombro de birdoj de kelkaj specioj, precipe de fraterkuloj [1]; moruoj kaj fraterkuloj estis sendataj el la insulo al la monaĥejo, kie ili estis ŝatata manĝaĵo [2].
fraterkulo (Fratercula arctica) ĉe Látrabjarg, Islando
CC BY-SA 3.0  [3]
1. Garvan Makaj: Pli pri la mistera insulo, Monato, 2009/09, p. 31
2. Garbhan MacAoidh: Mistera insulo Ailsa Craig, Monato, 2004/07, p. 22
3. Richard Bartz, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Papageitaucher_Fratercula_arctica.jpg
angle:
puffin
beloruse:
тупік (птушка)
ĉeĥe:
papuchalk
elefene:
papagaio de mar
france:
macareux
germane:
Papageitaucher
hungare:
lunda, papagálycsőrű alka
japane:
ツノメドリ
latinece:
Fratercula
nederlande:
papegaaiduiker
okcidentfrise:
seepappegaai
pole:
maskonur
portugale:
papagaio-do-mar
ruse:
тупик (птица)
slovake:
mníšik
ukraine:
тупик

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.