Frigi/o PIV1

Frigio

HIS
Antikva regiono, okcidente de Kapadokio, kies ĉefa urbo Gordio troviĝis 80 km okcident-sudokcidente de Ankaro: kiel do ni aŭdas ĉiu en sia dialekto, en kiu ni naskiĝis […] loĝantoj en Mezopotamio, Judujo, Kapadokio, Ponto kaj Azio, Frigio kaj Pamfilio […] [1]? la vorto „cigano“ devenas probable de la pragreka vorto „athínganos“, per kiu oni indikis t.n. maniĥean sekton ĉeestan sur la monto Athos ekde la oka jarcento, kiu atingis la Bizancan Imperion el Frigio [2].
antikva mapo de Malgrandazio kun romiaj provincoj
PD  [3]
1. La Nova Testamento, La agoj 2:10
2. Monato, Julius Hauser: Ciganoj aŭ romaoj: ĉu lingva problemo?, 2012
3. Friedrich Wilhelm Putzger, F. W. Putzgers Historischer Schul-Atlas: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Putzger_Kleinasien_Zuschnitt.jpg
angle:
Phrygia
beloruse:
Фрыгія
france:
Phrygie
germane:
Phrygien
malnovgreke:
Φρυγία
ukraine:
Фриґія

frigia

Rilata al tiu regiono, ĝiaj enloĝantoj, ĝia iama lingvo: ili trairis la Frigian kaj Galatujan regionon [4]; al la demando en kiu lingvo troviĝas tiu vorto, la faraono ricevis la respondon, ke ĝi ekzistas en la frigia kaj ke en tiu lingvo ĝi signifas „pano“ [5]; MUZ restas por vi nur la dorika kaj la frigia modaloj [6]; antaŭ Jesuo jam estis naskita tuta serio da diaj filoj, kiaj la fenica Adoniso, la Frigia Atiso, la persa Mitrao [7].
angle:
phrygian
beloruse:
фрыгійскі
germane:
phrygisch
ruse:
фригийский

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.