frond/o PVEF

frondo

1.
(komune) Branĉeto kun folioj: la rajdistoj nun alvenis al la vojforko, ŝi ne elrigardis el inter la frondoj, sed ŝi aŭdis la voĉojn [1]; Malfruas jam, la lago dormas jam, ⫽ kaj tra l’ frondoj blovas frida vent’ [2].
Rim.: Laŭ BL: Prefere diru branĉeto.
2.
BOTPV Organo, kiu portas la reproduktan aparaton ĉe la plejmulto de la senkotiledonaj plantoj: hepatiko, filiko, likeno: frondo respondas al la tigo kaj folioj de la kotiledonaj plantoj; kiel filikoj pteridioj ne havas semojn nek fruktojn, sed la nematuraj frondoj foje estas manĝataj [3].
filikfrondo kun la sporujoj
CC BY-SA 3.0  [4]
1. Jenő Rejtő, trad. László Balázs: Bill Teksaso, la temerarulo, Ĉapitro 34
2. trad. Antono Samak: En l’ lago tremas jam la Lun'
3. Vikipedio, Pteridio
4. Rüdiger, selbst fotografiert Ruedi: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Athyrium_filix-femina_(Leaf).jpg
beloruse:
2. вая
ĉeĥe:
2. haluz, ratolest, snítka
france:
2. fronde (de fougère)
germane:
2. Wedel
hungare:
2. lomb
japane:
2. 葉状体 [ようじょうたい], 葉 [よう]
portugale:
2. fronde
slovake:
2. halúzka, vetvička, zelená ratolesť
ukraine:
2. вайя, гілка (папороті або пальми)

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.