*fulm/o UV
*fulmo
- 1.
Atmosfera fenomeno
konsistanta el elektra malŝargo inter nuboj
aŭ nuboj kaj tero, akompanata de branĉiĝanta,
rapide pasanta, fajra kanalo:
tuj matene, komenciĝis tondroj kaj fulmoj, kaj densa nubo estis super la monto
[1];
la fajraj fulmoj zigzage sin ĵetadis en la ŝaŭman maron
[2];
sentondra fulmo
[3];
li eksentis subite kvazaŭ radion de fulmo
[4];
altan arbon batas la fulmo
(ju pli elstara, des pli en
danĝero)PrV
;
[ili] fulmorapide preterflugadis preter miaj oreloj
[5];
dum parteto de sekundo ― nur tiom longe, kiom daŭras la lumo de fulmo
[6].
- 2.
- (figure) Subita kaj maldaŭra ekbrilo: kie nun estas viaj spritaĵoj, viaj artifikoj, viaj kantoj, viaj fulmoj de gajeco, ĉe kiuj la tuta tablo eksplodadis per rido Hamlet ?
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 19:16
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Persista stana soldato
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malgranda Niko kaj granda Niko
6. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Flugo al la Ebura Turo

- angle:
- lightning
- beloruse:
- маланка
- bulgare:
- гръм, мълния
- ĉeĥe:
- blesk
- ĉine:
- 雷閃 [léishǎn], 天火 [tiānhuǒ], 电闪 [diànshǎn], 靝火 [tiānhuǒ], 閃電 [shǎndiàn], 閃 [shǎn]
- france:
- foudre, éclair
- germane:
- Blitz
- hispane:
- rayo, relámpago
- hungare:
- villám ~orapide: villámgyorsan.
- indonezie:
- 1. kilat, halilintar, mata petir, petir 2. denyar, denyaran, kilatan
- japane:
- 雷 [なるかみ], 稲妻 [いなずま], 雷光 [らいこう], ひらめき
- nederlande:
- bliksem ~orapide: bliksemsnel.
- norvege:
- lyn ~orapide: lynrask.
- perse:
- برق، آذرخش
- pole:
- 1. błyskawica, piorun, grom ~orapide: błyskawicznie. 2. błyskawica
- portugale:
- 1. relâmpago, raio, corisco, faísca 2. relâmpago, raio, corisco, faísca
- rumane:
- 1. fulger
- ruse:
- молния
- slovake:
- blesk
- svede:
- 1. blixt 2. blixt
- tibete:
- གློག་གཞུ་
- ukraine:
- блискавка
- volapuke:
- 1. lelit
fulma
- 1.
- Rilata al fulmo: tra la nigraj nebuloj, gutigantaj pli kaj pli densan pluvon, komencis sin traigi fulmaj briloj [7];
- 2.
-
Subita, rapida,
frapa kvazaŭ fulmo:
fulma komprenemo
[8];
morto terura, sed subita, fulma
Marta
;
per fulma movo ŝi forĵetis la tukon
Marta
;
trafita de fulma sort'
[9];
fulma disvolviĝo de elektronikaj rimedoj
[10].
fulmrapida
7.
Władysław Reymont, trad. Kazimierz Bein: La Lasta, La Lasta
8. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 25
9. Monato, Alejandro Cossavella: Poemoj de Alejandro Cossavella, 2005
10. Monato, Ivo Schenkel: Fluge tra la flughaveno, 2010
8. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 25
9. Monato, Alejandro Cossavella: Poemoj de Alejandro Cossavella, 2005
10. Monato, Ivo Schenkel: Fluge tra la flughaveno, 2010
- germane:
- 1. Blitz- 2. blitzschnell
fulmi
(ntr)
- 1.
Ekbrili, p.p. fulmo:
ekstere tondris kaj fulmis
[11];
fariĝis granda uragano: fulmis kaj tondris, forte pluvegis
[12];
aspektis […] kvazaŭ la tuta mondo staris en flamoj, tiel
forte fulmis
[13].
- 2.
- (figure) Brili kiel fulmo: brilas glavoj, fulmas lancoj [14]; fulma (bolanta) knabego [15]; rigardoj brilegas fulmante FK ; en la pupiloj fulmetadis akraj briloj Marta ; sur ŝiaj lipoj senĉese tremadis fulmetanta rideto Marta .
11.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Reĝidino sur pizo
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Poligono
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Naĥum 3:3
15. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Tria

- бліснуць
- ĉeĥe:
- blýskat se
- ĉine:
- 嘒 [huì]
- france:
- 1. y avoir des éclairs 2. jeter des éclairs, fulgurer
- germane:
- blitzen
- hispane:
- relampaguear
- hungare:
- villámlik
- indonezie:
- berkilat 1. berpetir 2. berdenyar, berkilat-kilat, mengilat
- japane:
- 稲妻が走る [いなずまがはしる], ひらめく
- nederlande:
- bliksemen
- norvege:
- lyne
- perse:
- 1. آذرخش زدن 2. درخشیدن
- pole:
- błyskać
- ruse:
- сверкнуть
- slovake:
- blýskať sa
- svede:
- blixtra
- ukraine:
- блискати
fulmobati, fulmofrapi
(tr)

- Trafi (kvazaŭ) per fulmo: cinĥonamino, la plej agema veneno, kiun ĝis nun malkovris ĥemio, pli fulmofrapanta eĉ ol cianacido [16]; la duko de Blasano mase falegis sur la tapiŝon de sia ĉambro, kvazaŭ fulmofrapite [17]; la bela Kunegond estas la preferata amatino de la sinjorego, tio estis kvazaŭ fulmobato por Kandid [18]; (figure) fulmbate ĉiu laco estas for [19].
16.
Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dekkvara
17. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekdua
18. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XIX
19. Monato, Bernhard Pabst: Inter libroj posttagmeze, 2008
17. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekdua
18. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XIX
19. Monato, Bernhard Pabst: Inter libroj posttagmeze, 2008
- beloruse:
- біць маланкай
- ĉeĥe:
- uhodit blesk
- france:
- foudroyer
- hungare:
- villám sújtja
- indonezie:
- sambar, menyambar
- japane:
- 雷で打つ [かみなりでうつ]
- nederlande:
- neerbliksemen, doodbliksemen
- norvege:
- lyne ned
- perse:
- صاعقه زدن، برق زدن
- pole:
- trafiać (o piorunie, błyskawicy), uderzać (o piorunie, błyskawicy)
- ruse:
- поразить молнией
- slovake:
- udrieť blesk
- ukraine:
- ударити блискавкою, ударити/побити громом
fulmilo, fulmolumilo
Ilo produktanta mallongan kaj intensan fulmon dum fotado:
tiu unua fotokompostilo estis maleleganta skatolo preskaŭ unu kuban metron
granda, en kiu fulmilo projekciis lumon sur sentiva fotopapero
[20];
antaŭ duonjarcento fotistoj komencis uzi fulmolumilojn
[21].
20.
Monato, Paul Peeraerts: Komposta revolucio kaj presada
stabileco, 2004
21. Monato, János Sárközi: La fenomeno de ruĝaj okuloj, 2005
21. Monato, János Sárközi: La fenomeno de ruĝaj okuloj, 2005
- angle:
- flash
- beloruse:
- успышка (прылада)
- ĉine:
- 閃光 [shǎnguāng], 閃光燈 [shǎnguāngdēng]
- france:
- flash
- germane:
- Fotoblitz, Blitzlicht
- indonezie:
- blitz, flash, lampu denyar, lampu kilat
- japane:
- フラッシュ, ストロボ
- nederlande:
- flits
- pole:
- lampa błyskowa, flesz
- slovake:
- blesk (prístroj)
administraj notoj
pri
~o 2.:
Pli bone trovi ekz kun ~o anstataux ek~o. [MB]