*furioz/a UV
*furioza
-
Pasie, freneze, senbride kolera:
longa kaj furioza estis la batalo, fine la giganto venkis
[1];
la princo saltis en sian ŝipeton kaj furioza, ordonis al la remisto persekuti la
malhumilan oficiston
[2];
la regnanoj salutis lin kun furioza entuziasmo
[3];
se li vidis sakristianon, li fariĝis tute furioza
[4];
liaj naztruoj vastiĝis kiel ĉe furioza bovo, la okuloj ekbrilis
[5];
furioza ŝipisto malmilde batis kaj ĵetis lin sur la plankon
[6];
[vi] ekstermis viajn profetojn, kiel furioza leono
[7];
Mi transdonos vin en la manojn de homoj furiozaj, lertaj ekstermistoj
[8].
freneza2,
rabia,
sovaĝa2.b
1.
Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La senditoj de morto
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XII
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro X
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malgranda Niko kaj granda Niko
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro X
6. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro V
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 2:30
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 21:31

- angle:
- *furious, *raging
- beloruse:
- люты, разьюшаны, апантаны, шалёны, ашалелы, буяны
- ĉeĥe:
- lítý, nepříčetný, rozkacený, rozlícený, rozlícený, zběsilý, zuřivý
- ĉine:
- 猖獗 [chāngjué]
- france:
- déchainé, enragé, *furieux, en furie
- germane:
- *wütend, rasend, tobend, *toll (wütend)
- hispane:
- furioso
- hungare:
- őrjöngő
- indonezie:
- berang, murka, gelap mata, rampus
- japane:
- 怒り狂った [いかりくるった], 激怒した [げきどした], 荒れ狂う [あれくるう]
- katalune:
- furiós, rabiós, fora de si, desfermat, desbridat
- latine:
- rabidus, a, um (rabies)
- nederlande:
- razend
- pole:
- *wściekły (z gniewu), rozjuszony, zapamiętały, szalony
- portugale:
- furioso, raivoso, fulo, irado
- ruse:
- неистовый, яростный, разъярённый, *бешеный, буйный
- slovake:
- besný, rozzúrený, zúrivý
- ukraine:
- розлючений
furiozi
(ntr)
-
Esti furioza, agi furioze:
furiozas la ĵaluzo
[9];
li furiozas kiel apro
[10];
(figure)
la ventego furiozis ĉe ĉiuj fenestroj
[11];
(figure)
la oceano jam komencis furiozi en sia sovaĝa kaj blinda forto
[12];
lia malhumileco kaj fiereco kaj furiozado estas pli granda, ol lia forto
[13].
koleri
9.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 6:34
10. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malbonkonduta knabo
12. Władysław Reymont, trad. Kazimierz Bein: La Lasta, La Lasta
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 16:6

- be furious, rage
- beloruse:
- шалець
- ĉeĥe:
- vztekat se ,, láteřit, řádit
- ĉine:
- 肆虐 [sìnüè], 气昏 [qìhūn]
- france:
- être furieux, être déchainé, être enragé, faire rage
- germane:
- rasen (wüten), wüten, toben, ausflippen
- hispane:
- estar furioso
- hungare:
- őrjöng
- indonezie:
- memberang, memurka, gelap mata, mengamuk, merampus, berampus
- japane:
- 怒り狂う [いかりくるう], 荒れ狂う [あれくるう]
- katalune:
- estar furiós, estar enfurit, estar frenètic, rugir (fig.), bramar (fig.)
- pole:
- wściekać się, szaleć, wpadać w szał, wpadać we wściekłość, wpadać w furię
- ruse:
- неистовствовать, быть в ярости
- slovake:
- vyvádzať, zúriť
- ukraine:
- лютувати, шаленіти, скаженіти
furiozo, furiozeco
-
Stato de iu furioza:
la reĝo forte ekkoleris, kaj lia furiozo brulis en li
[14];
pro furiozeco vi ja nenion aŭdas
[15];
mi incitos lin ĝis furiozeco, ke li neniigu min en la furiozeco
[16];
loĝu ĉe li kelkan tempon, ĝis kvietiĝos la furiozo
[17];
ŝirmilo kontraŭ la furiozeco de la vento malestis
[18].
indigno,
kolero,
rabio2
14.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ester 1:12
15. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
16. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvina
17. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 27:44
18. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto

- fury, rage
- beloruse:
- шалёнасьць, шаленства, апантанасьць, лютасьць, разьюшанасьць
- ĉeĥe:
- vzteklost, zuřivost
- ĉine:
- 大发脾气 [dàfāpíqi], 恼怒 [nǎonù]
- france:
- fureur, furie , rage
- germane:
- Raserei, Groll, Tobsucht
- hungare:
- őrjöngés
- indonezie:
- keberangan, kemurkaan, amukan, kerampusan
- japane:
- 怒りの激しさ [いかりのはげしさ], 激怒 [げきど]
- katalune:
- fúria, frenesia, frenesí
- nederlande:
- razernij
- pole:
- wściekłość, szał, zapamiętanie, napad szału, napad wściekłości, napad furii
- ruse:
- ярость, неистовство, бешенство
- slovake:
- bes, zúrivosť
- ukraine:
- лють, шаленство, несамовитість, оскаженіння, сказ
furiozigi
(tr)
-
Igi furioza, spiti, ekscitegi:
kial vi furiozigas nin
[19]?
furiozigite de la malestima konduto de la juna arĥitekturisto […]
akre parolis
[20];
furiozigite kaj senpaciencigite de preskaŭ ĉiuflanka kontraŭstarado, li ekkriis
kun kolera rigardego al la plej ribelemaj subuloj
[21];
li vidu, ĉu lia atako kapablas neniigi
tion, kio lin furiozigas
[22].
eksciti1.b,
indigni
19.
H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro I
20. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro VIII
21. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro IX
22. trad. I. Chiussi: La Nobla Korano, 22:16
20. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro VIII
21. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro IX
22. trad. I. Chiussi: La Nobla Korano, 22:16
- beloruse:
- разьлютаваць, давесьці да шаленства
- ĉeĥe:
- rozzuřit
- france:
- mettre en fureur
- germane:
- zur Raserei bringen, in Wut versetzen
- indonezie:
- memberangi, memurkai, merampusi
- katalune:
- posar furiós, enfurismar, posar frenètic, treure de pollaguera, traure de pollaguera, fer perdre els estreps, fer perdre els papers, emprenyar
- slovake:
- rozbesniť, rozzúriť, rozčertiť
- ukraine:
- розлютовувати, розлючувати, доводити до сказу