gajlard/o MuzTerm

gajlardo

MUZ
1.  
Eŭropa danco tri-takta kaj tre vigla, aparte por vira plenumanto, populara de antikva tempo ĝis la 16a jarcento.
2.  
Muzikaĵo taŭga por gajlard-danco, foje uzata kiel parto de suito: Jacob Praetorius la pli juna […] ‐ lia kompona verkaro precipe ampleksas motetojn, pecojn por orgeno samkiel gajlardojn [1]; ekde 1500 ekzistas ja kelkaj komponaĵoj por ĉamkornokvarteto, ekz. „pavano 9“ kaj „gajlardo 10“ el la „Musique de Joye de Jacques Moderne“ [2].
angle:
galliard
beloruse:
гальярда
bulgare:
галярда
ĉeĥe:
gagliarde, gaillarde
france:
gaillarde (musique)
germane:
Galliard
hispane:
gallarda
hungare:
gagliarda
itale:
gagliarda
katalune:
gallarda
nederlande:
gaillarde
portugale:
galharda
ruse:
гальярда
slovake:
gagliarda

administraj notoj