gamb/o PV
gambo
La tuta maldekstra aŭ dekstra malsupra membro de homo, kies
partoj estas
femuro1,
genuo1,
kruro2,
piedo1:
Mi nur petas vian moŝton (…) min helpi eltiri min
de sub la mulo, ĉar ĝi premegas al mi la gambon de la piedingo
ĝis la selo
[1];
ĝuste la genuon de ĉi tiu malhela gambo Hella ŝmiris per
la vaporanta linimento
[2];
farante duoblan mortosalton, ŝi krude falis kaj rompis al si unu gambon
[3];
aperis novaj nevusoj sur ŝiaj gamboj, brakoj kaj dorso
[4];
laŭaspekte li estis ege sporta, kun fortikaj gamboj kaj kolo kaj kun risorta irmaniero
[5];
li estis dika kaj X-gamba
[6].
kruro11.
Cervantes, tr. Fernando de Diego: La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha, Parto 1ª, ĉap. 19ª
2. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 22ª
3. Monato, Lena Karpunina: La revo pri cirko
4. Monato, Lin Sheng: Forpasis mia karulino
5. Monato, Lena Karpunina: En granda urbo
6. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Perelin', la Noktarbaro

- beloruse:
- нага
- germane:
- Bein
- japane:
- 下肢 [かし], 脚部 [きゃくぶ]
- ruse:
- нога
- ukraine:
- нога