geoterm/a PIV2

geoterma

GEOL Tervarma; el la varmo, kiun entenas internaj tavoloj de la tero: geoterma energio; la aŭtoritatoj de Konin decidis retrovi kaj utiligi ... la lokajn geotermajn akvojn [1]
1. -: Pollando invitas: Konin, Pola Radio, 2008-11-22
angle:
geothermal, geothermic
beloruse:
геатэрмічны, геатэрмальны
ĉine:
地热 [derè]
france:
géothermique
germane:
geothermisch
katalune:
geotèrmic
pole:
geotermalny
ukraine:
геотермічний

geotermismo

GEOL Tervarmeco; la naturaj okazaĵoj kaŭzataj de la interna varmo de la tero kaj uzataj en geotermiko: la regiono estas konata pro sia geotermismo, kaj havas gejserojn [2].
2. Vikipedio, Rotorua, 2013-03-11
angle:
geothermalism
ĉine:
地热能 [dìrènéng]
france:
géothermie (phénomènes naturels)
germane:
Erdwärme, Geothermie
ukraine:
геоенергетика

administraj notoj