*glav/o UV
*glavo
- 1.
Batalilo
konsistanta el longa klingo
kaj mallonga tenilo:
ĉiuj, kiuj glavon prenas, per glavo pereos
[1].
Simeon kaj Levi, fratoj de Dina, prenis ĉiu sian glavon
kaj venis sentime en la urbon kaj mortigis ĉiujn virseksulojn
[2];
iloj kruelaj estas viaj glavoj
[3];
[ĉu] ni falu de glavo
[4]?
morto per fajro kaj glavo
BdV
;
glavo nudigita
Ifigenio
;
la pinto de la glavo
Hamlet
;
glavbati, glavotranĉi, glavopiki
PV
;
li sian glavon tiris, kriis: „rato!“
Hamlet
;
ĵuru sur la glavo!
Hamlet
;
la vaganta kavaliro povos uzi sian glavon kaj sian ŝildon
Hamlet
;
la tempoj barbaraj, kiam ekzistis nur rajto de pugno kaj glavo
[5];
li eltiris el la ingo sufiĉe longan glavon, brilantan
kvazaŭ arĝento, kaj komencis fleksi ĝin per la manoj
[6];
la malgranda virineto de maro eltrinkis la brule akran
trinkaĵon, kaj estis al ŝi, kiel se ambaŭakra glavo
trairus tra ŝia delikata korpo, ŝi perdis la konscion
kaj falis kiel mortinta
[7].
ponardo,
bajoneto- 2.
- (figure) Punpovo: la glavo de la Leĝo; la lango de virino estas ŝia glavo PrV .
1.
La Nova Testamento, S. Mateo 26:52
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 34:25
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 49:5
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 14:3
5. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Kion Zamenhof ne povis diri en Ĝenevo.
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro X
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 34:25
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 49:5
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 14:3
5. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Kion Zamenhof ne povis diri en Ĝenevo.
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro X
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
- angle:
- sword
- beloruse:
- меч
- bulgare:
- меч
- ĉeĥe:
- meč
- ĉine:
- 剣 [jiàn], 劒 [jiàn], 剱 [jiàn], 劔 [jiàn], 釼 [jiàn], 干戈 [gàngē], 鋣 [yé], 剑 [jiàn]
- france:
- glaive, épée
- germane:
- Schwert
- hispane:
- espada
- hungare:
- kard
- itale:
- braccio (figurato) 1. spada 2. braccio (figurato)
- japane:
- 刀 [かたな], 剣 [けん]
- katalune:
- espasa
- nederlande:
- zwaard
- pole:
- miecz
- portugale:
- gládio, espada
- ruse:
- меч
- slovake:
- meč
- svede:
- svärd
- turke:
- kılıç
- ukraine:
- хто з мечем прийде, від меча загине
glavingo
- Ŝirma ingo, en kiun oni enigas la klingon de glavo: glavo […] pendis en la glavingo ĉe lia lumbo kaj facile povis eliri kaj eniri [8]. en la sama momento la glavo siblis el sia glavingo kaj kvazaŭ flugis en lian manon [9].
8.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 20:8
9. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Graograman', la Bunta Morto
9. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Graograman', la Bunta Morto
- angle:
- scabbard
- beloruse:
- ножны (мяча)
- bulgare:
- ножница
- ĉeĥe:
- pochva na meč
- ĉine:
- 膣 [zhì]
- france:
- fourreau (d'une épée)
- germane:
- Scheide
- hispane:
- vaina
- hungare:
- kardhüvely
- itale:
- fodero
- japane:
- 鞘 [さや]
- katalune:
- beina
- nederlande:
- schede (v.zwaard)
- pole:
- pochwa do miecza
- portugale:
- bainha
- ruse:
- ножны (меча)
- slovake:
- pošva meča
- svede:
- (svärds)skida
- ukraine:
- піхви