Golem/o [1]

Golemo

MIT Laŭ juda legendo, argila viro, vivigita de praga rabeno Jehuda Löw: post longa serĉado [li] trovis mirindan formulon, li metis ĝin en la bruston de sia kreaĵo, en la lokon, kie en vivaj korpoj batas la koro — kaj la figuro ekmovis sin — la Golemo estis kreita [2]; Golemo laboris por du […] kaj ĝi ne manĝis, nek trinkis kaj bezonis nek ripozon nek respiron [3]; iufoje la Golemo tamen freneziĝis, kaj terurigis la judojn per sia supernatura forto [4].
2. Lidja Zamenhof: La Golemo
3. Alois Jirásek, trad. Josef Vondroušek: Malnovaj Mitoj Ĉeĥaj, El Juda Urbo
4. Mauro Nervi: Kafka en Prago, Scienca Revuo, n-ro 47, 1996/2, p. 6
angle:
Golem
beloruse:
Голем
france:
Golem
germane:
Golem
ruse:
Голем

administraj notoj