graviol/o PIV1

graviolo

KUI Manĝebla frukto de graviolarbo, granda (15 ĝis 30 centimetrojn longa) kun blanka, acideta karno: ni gustumas glaciaĵon je graviolo, planto el Amazon[i]o kun pruvita efiko kontraŭ kancero [1].
1. C. Pinardon. R. Sanz: Du Bicikloj je la Horizonto, Brazilo, 2011
angle:
soursop
france:
corossol
germane:
Sauersack
pole:
graviola
ukraine:
анона колюча, ягода анони колючої, сметанне яблуко

graviolarbo, graviolujo

BOT Arbeto de tropika Sudameriko kun manĝeblaj fruktoj, kun folioj uzataj kiel trankviliga kuracilo, specio el familio anonacoj (Annona muricata).

graviolo ĉe graviolujo, Botanika Ĝardeno, Saint-Gilles les Bains, Reunio
CC BY 2.0  [2]
ĉine:
刺果番荔枝 [cìguǒfānlìzhī]
france:
corossolier
germane:
Stachelannone
latinece:
Annona muricata
pole:
flaszowiec miękkociernisty, graviola

administraj notoj

~arbo, ~ujo: Mankas verkindiko en fonto.