*gurd/o UV

*gurdo

MUZ
Aŭtomata blovinstrumento, portebla orgeneto, kiun sonigas trukartoj movataj per manturnata cilindro: ĝi ludis „Ave Maria“ de Gounod, kiun ludis ĉiuj gurdoj antaŭ tridek jaroj [1]; unu matenon aperis gurdisto kaj eksonigis melodion [2]; ĉifona almozulo apatie tordis la gurdon kaj muzikaĉis [3]. VD:vjelo
Rim.: Laŭ BL: Ankaŭ eblas diri turn-orgeneto.
angle:
hurdy-gurdy, barrel organ
beloruse:
катарынка, катрынка
ĉeĥe:
flašinet, kolovrátek
france:
orgue de Barbarie
germane:
Leierkasten, Drehorgel ~isto: Leierkastenspieler.
hispane:
organillo, cilindro
hungare:
verkli, kintorna, sípláda
japane:
手回しオルガン [てまわしオルガン]
katalune:
orguenet, orgue de maneta
nederlande:
draaiorgel
pole:
katarynka
portugale:
realejo
ruse:
шарманка
slovake:
verkeľ, verklík
svede:
positiv (musikinstrument), vevorgel
ukraine:
катеринка, шарманка

gurdi

(tr)
1.
MUZ Sonigi gurdon: la mizerulo gurdis melankolian arion.
2.
(figure) Agi, precipe paroli aŭtomate, ripete, kvazaŭ turnante senpense la turnilon de gurdo: dum jardekoj, la sciencistoj gurdadis ke la vegetalaj oleoj estas pli bonaj por la koro ol la butero [4]; televido […] gurdas kaj gurdadas la samon [5]. VD:parkerigi
beloruse:
1. граць на катрынцы 2. паўтараць адно й тое ж
ĉeĥe:
hrát na kolovrátek, omílat stále totéž
france:
1. jouer (sur un orgue de Barbarie) 2. rabâcher, ressasser
germane:
1. die Drehorgel spielen 2. herunter leiern
hispane:
1. tocar un organillo 2. reiterar, repetirse, tornarse tedioso, hacerse monótono
hungare:
1. verkliz, verklin játszik 2. verkliz (átv...), elcsépel (átv.), hajtogat (átv.)
japane:
手回しオルガンで演奏する [てまわしおるがんでえんそうする], 機械的に次々と作り出す [きかいてきにつぎつぎとつくりだす]
katalune:
1. tocar l'orguenet 2. reiterar, repetir-se, tornar-se tediós, monòton
nederlande:
1. een draaiorgel bespelen 2. tot treurens toe herhalen
portugale:
1. tocar realejo
ruse:
1. играть на шарманке 2. твердить одно и то же, талдычить
slovake:
hrať na verklíku
svede:
1. spela positiv, spela vevorgel
ukraine:
грати на катеринці, шарманці, перен. торочити, товкти, товкмачити, талдичити

gurdita

(figure) Ripeta kaj sensprita, aŭtomata: gurditaj (banalaj, malmulte signifaj, tede ripetitaj) frazoj; ripeto de gurditaj akuzoj [6]; post kvinjara partopreno, oni renkontas konstante la samajn vizaĝojn, la samajn gurditajn temojn [7]; [li] konsentis kun ĉiuj planoj de Georgo kaj ripetis ĉion, kion li diris, kiel gurditan lecionon [8]. VD:enuiga, monotona
6. Monato, Albisturo Kvinke: Opinio: Sobraj pensoj de sobrulo
7. La Ondo de Esperanto, 2002, №1
8. Monato, Angela Tellier: Laŭproverbaj fabeloj, 2004
germane:
herunter geleiert

administraj notoj