halal/a

halala

ISLKUI Permesita aŭ preparita laŭ la islamaj reguloj por manĝaĵoj: en Roubaix la urbestro protestas ĉar en rapidmanĝejo haveblas nur hamburgaĵoj halalaj [1]; samtempe moskeoj kaj halal-manĝoprovizejoj fondiĝis en aliaj urboj, kie loĝis islamanoj [2]. VD:koŝera
1. I. Ertl: Kristanismo kaj islamo, 2010-02-20
2. Garbhan MacAoidh: Renkontiĝo kun kreskanta komunumo, Monato, 2004/05, p. 19
beloruse:
халяльны
france:
halal
germane:
halal
indonezie:
halal
nederlande:
halal

administraj notoj