tradukoj: ca de en fr hu it la nl pt

haliot/o NePiv

halioto

ZOO Iu el grandaj manĝeblaj markonkoj, gastropodoj, kies unupeca ŝelo havas perlamotan enon, troveblaj interalie ĉe la bordoj de Pacifiko, sola genro de familio haliotedoj (Haliotis): la servisto ... alportis pladon da frititaj haliotpecoj [1].
Rim.: Halioto pro sia formo ricevas en pluraj lingvoj la komunuzan nomon „marorelo“, kio ankaŭ estas la etimo de ĝia scienca nomo.

tradukoj

anglaj

~o: abalone, ormer.

francaj

~o: oreille de mer, ormeau.

germanaj

~o: Seeohren, Abalone.

hungaraj

~o: tengeri fül.

italaj

~o: orecchia marina.

katalunaj

~o: orella de mar, sabatetes.

latina/sciencaj

~o : Haliotis.

nederlandaj

~o: zeeoor.

portugalaj

~o: abalone, haliote.

fontoj

1. Bakin (Li Yaotang), trad. Wei Yida: La Familio, ĉapitro 13a, p. 150a


ℛevo | datumprotekto | haliot.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.6 2012/09/18 07:10:17