Haloven/o, Halovin/o

Haloveno, Halovino

KAL Popola festo en la nokto de 31a de oktobro ĝis 1a de novembro, kun maskoj, simboloj de magio kaj morto, populara precipe en anglalingvaj landoj de Eŭropo kaj Ameriko: ni havas la kutimon, kiel en diversaj landoj, ĉizi kukurbojn fari lanternojn por festi Halovenon [1]; Saveno, la unua tago de la jaro kaj samtempe sankta tago de mortintoj en kelta tradicio […] estas la antaŭulo de la moderna Haloveno [2]; aŭstroj festas „Ĉiujn Sanktulojn”, nun ankaŭ t.n. Halovinon [3]; hodiaŭ estas Halovino, ŭut! mi ne halovine min vestos [4].
1. Eriketo: [blogo], 2008-10-24
2. Y. Nevelsteen, H. Goes: PSKK, La Ondo de Esperanto, 2007:12 (158)
3. W. Klag: Kuk-urbo, Monato, jaro 2005a, numero 2a, p. 17a
4. kinlaso: Esperanten, 2007-10-31
angle:
Halloween
beloruse:
Гэлаўін
bulgare:
Хелоуин
ĉine:
万圣节前夜 [wànshèngjiéqiányè], 万圣夜 [wànshèngyè], 大瓜節 [dàguājié]
france:
Halloween
germane:
Halloween
hungare:
Halloween, mindenszentek előestéje
indonezie:
Halloween
itale:
Halloween
katalune:
Hàlouin
pole:
Halloween, wigilia Święta Zmarłych
ukraine:
Геловін, день усіх святих

administraj notoj