Haman/o

Hamano

BIB Laŭ la libro Ester, la plej alta ministro de la persa reĝo Aĥaŝveroŝo, alinome Kserkso la 1-a, kiu provis murdigi ĉiujn judojn en unu tago: la reĝo Aĥaŝveroŝ eminentigis Hamanon filon de Hamedata la Agagidon, altigis lin kaj starigis lian seĝon super ĉiuj princoj kiuj estis ĉe li [1]; ĉar oni diris al li, el kiu popolo Mordeĥaj estas, tial Haman ekintencis ekstermi ĉiujn Judojn, kiuj estis en la tuta regno de Aĥaŝveroŝ [2] Hamano volis ekscii la plej konvenan daton por murdi la judojn, tial li decidis ĵeti bileton per kies perado estis vidigota la ĝusta tago por la plenumo de la plano [3]. VD:purimo
france:
 Haman, Aman
germane:
 Haman
ukraine:
 Аман

administraj notoj