hapaks/o NeoGlo

hapakso

LIN Vorto kiu en la tuta korpuso da tekstoj el koncerna epoko aperas solfoje: en la Biblio ekzistas nur „odorfumaĵo“ (hapakso) [1]; (figure) la nova eldono de PIV tamen konfirmis, ke la hapaksoj (propre, „malsukcesaj neologismoj“) de Piĉ ne havas lokon en nia lingvo [2].
1. Marc Bavant: Administra noto en ReVo pri neceso kontroli zamenhofecon de „bonfumaĵo“
2. Funda Mentoro: Pluraj animoj en la Akademio de Esperanto, Heroldo de Esperanto, numero 2061, 2004-10-07
angle:
 hapax legomenon
beloruse:
 гапакс
france:
 hapax
germane:
 Hapax legomenon
hebree:
 מילה יחידאית
hungare:
 hapax legomenon
itale:
 hapax
pole:
 hapaks legomenon
portugale:
 hápax
ruse:
 гапакс
ukraine:
 гапакс, унікальне слово

administraj notoj