*haŭt/o PV

*haŭto

1.
ANA Ekstera membrano, kiu tegas tute la korpon de homo kaj de multaj bestoj: ŝia haŭto estis delikata kaj travidebla [1]; sur la haŭto de lia korpo aperos ŝvelaĵo [2]; la lepro disfloros sur la haŭto [3]; Aaron […] ekvidis Moseon, kaj jen la haŭto de lia vizaĝo lumradias [4]; la lupo […] manĝos vin kun haŭto kaj haroj [5]; [ŝi] ne sentas sin tre bone en sia haŭto (sentis sin nesekura, nerva) [6]; frosto ekkuris sub niaj haŭtoj (pro timo) [7]; varmege fariĝis al mi sub la haŭto, kiam mi ekaŭdis la teruran kriadon [8]; liaj akvoplenaj vestaĵoj algluiĝas al lia haŭto [9]; la salamandro […] baldaŭ demetos sian malnovan haŭton [10]; ĉirkaŭ la kokso ili havis leopardan haŭton [11]; (figure) maniero vere supera, per kiu nia amiko sciis eniri en la haŭton de sia nova personeco (alpreni novan rolon, konduton) [12]; (figure) li, vanta kaj pompa, krevis el sia haŭto pro kontento (perdis la konvenan modestecon) [13]; tani (batadi) al iu la haŭton PrV ; vento al li ekflugis sub la haŭto (pro timo) PrV ; streĉiĝi el la haŭto (kunigi ĉiujn siajn fortojn) PrV . VD:felo, ledo
2.
Maldika kovraĵo similanta haŭton: haŭteto sur la supraĵo de lakto; haŭteto de persiko, de pruno. VD:filmo3, membrano, tavoleto, ŝeleto
afrikanse:
vel
albane:
lëkurës
amhare:
ቆዳ
angle:
skin
arabe:
الجلد
armene:
մաշկի
azerbajĝane:
dəri
beloruse:
скура
bengale:
ত্বক
birme:
အသားအရေ
bosne:
kože
bretone:
kroc'hen
ĉine:
皮肤 [pífū], 膜 [mó], 体被 [tǐbèi]
dane:
hud
estone:
nahk
eŭske:
azala
filipine:
balat
france:
peau
galege:
pel
germane:
Haut
guĝarate:
ત્વચા
haitie:
po
haŭse:
fata
hinde:
त्वचा
hispane:
1. piel, cutis 2. cubierta (de la leche o similar)
hungare:
bőr
ide:
1. pelo
igbe:
akpụkpọ
irlande:
craiceann
islande:
húð
itale:
1. pelle 2. pelle, buccia (sottile), pellicola (del latte o simili)
japane:
[はだ], 皮 [かわ]
jave:
kulit
jide:
הויט
jorube:
ara
kanare:
ಚರ್ಮದ
kartvele:
კანის
kazaĥe:
тері
kimre:
croen
kirgize:
тери
kmere:
ស្បែក
koree:
피부
korsike:
coghju
kose:
ulusu
kroate:
koža
kurde:
çerm
latine:
pelle
latve:
āda
laŭe:
ຜິວຫນັງ
litove:
oda
makedone:
кожа
malagase:
hoditra
malaje:
kulit
malajalame:
തൊലി
malte:
ġilda
maorie:
kiri
marate:
त्वचा
monge:
daim tawv nqaij
mongole:
арьс
nederlande:
1. huid 2. vel (op melk bijv.)
nepale:
छाला
njanĝe:
khungu
okcidentfrise:
fel
panĝabe:
ਚਮੜੀ ਨੂੰ
paŝtue:
د پوستکي
perse:
پوست
pole:
skóra
portugale:
1. pele, cútis 2. casca
ruande:
uruhu
ruse:
кожа 2. кожура, корка
samoe:
paʻu
sinde:
جلد ئي
sinhale:
සම
slovene:
koža
somale:
maqaarka
ŝone:
ganda
sote:
letlalo
sunde:
kulit
svahile:
ngozi
svede:
1. hud 2. skinn
taĝike:
пӯст
taje:
ผิว
tamile:
தோல்
tatare:
тире
telugue:
చర్మం
tibete:
ལྤགས་པ་
ukraine:
шкіра
urdue:
جلد
uzbeke:
teri
vjetname:
da
zulue:
isikhumba

haŭtero

Skvameto, kiu elfalas el la haŭto, plej ofte el la kaphaŭto: veston oni konstante malpurigas kaj kadukigas […] per falintaj haŭteroj, per ŝvito, per frotado [14].
angle:
skin flake, dandruff (using -j)
beloruse:
кашута
bretone:
kenn (kroc'hen)
france:
squame, pellicule (squame)
germane:
(Haut-)Schuppe
hispane:
descamación (de la piel), caspa
hungare:
korpa(bőr-)
itale:
scaglia (di pelle)
japane:
皮膚片 [ひふへん], ふけ
nederlande:
huidschilfer, schilfer (op huid), roos (op hoofd)
perse:
پوسته، شورهٔ سر
pole:
łupież
portugale:
descamação (de pele), caspa
ruse:
перхоть

senhaŭtigi

(tr)
Senigi je la haŭto: se vi min denuncus, mi lasus senhaŭtigi min viva [15]; se ŝi venos al Alma-Ato, mi unge senhaŭtigos vian vizaĝon, mi mordos vian ŝultron ĝissange [16]; [ni] ne estas entrepreno por senhaŭtigi bestojn [17]; (figure) senlanigu, sed ne senhaŭtigu (uzu, sed ne tro uzu) PrV .
angle:
skin
beloruse:
здымаць скуру, сдымаць скальп, скальпаваць
bretone:
digroc'henañ
ĉine:
去皮 [qùpí], 剝皮 [bōpí]
france:
dépecer, dépiauter, dépouiller (dépecer), écorcher
germane:
enthäuten, skalpieren (kapon)
hispane:
pelar, despellejar
hungare:
megnyúz, megskalpol
ide:
senpeligar
itale:
spellare, scuoiare, scotennare, scorticare, pelare, sbucciare
japane:
皮を剥ぐ [はわをはぐ]
nederlande:
villen, scalperen
perse:
پوست کندن
pole:
skalpować
portugale:
pelar, tirar a pele
ruse:
снять кожу
svede:
flå
ukraine:
здирати шкіру, знімати шкуру, білувати

anserhaŭto

(frazaĵo) Hirtiĝo de la surhaŭtaj haretoj, kiu vidigas veruketojn similajn al tiuj de senplumigita birdo: li eksentis naŭzon tian, ke li ekhavis anserhaŭton [18].
18. Hevesi L., trad. Vizi L.: La aventuroj de Andreo Jelky, [2010]
angle:
goose bumps
ĉine:
雞皮疙瘩 [jīpígēda]
france:
chair de poule
germane:
Gänsehaut
hispane:
piel de gallina
itale:
pelle d'oca
japane:
鳥肌 [とりはだ]
nederlande:
kippenvel
perse:
مو شقی
ruse:
гусиная кожа (перен.)
svede:
gåshud

haŭtmalsano

MED
Komuna nomo de ĉiaj malsanoj de haŭto, ungoj kaj haroj: Mi konstatis, ke multaj infanoj havas haŭtmalsanon sur la kapo, blankajn makulojn, kaŭzitajn de iuj nevideblaj vermetoj, kiuj nutras sin per la harradikoj [19]; urtikari/o ⚕ Vario de haŭtmalsano, karakterizata de erupcio iom simila al tiu produktata de urtiktuŝoPIV1 .
SIN:dermatozo
19. Tereza Kapista: Seminario en centra AfrikoEsperanto
ĉeĥe:
dermatóza, kožní afekce, kožní nemoc, vyrážka
france:
dermatose, maladie de peau
hungare:
dermatózis, bőrbetegség
pole:
dermatoza, choroba skóry
ruse:
кожная болезнь, кожное заболевание, дерматоз
slovake:
dermatóza, kožná choroba

haŭtkuracisto [20]

MED Kuracisto kies fako estas haŭtmalsanoj: Prelegos ankaŭ Väinö Havu, emerita haŭtkuracisto [21].
SIN:dermatologo
20. Š.R. Seemann: Esperanta-slovaka kaj slovaka-esperanta vortaro, Bratislavo, 1970. P.129.
21. Esperantohistorio en la plej malnova urbo de Finnlando, Esperantolehti, 2005:6, p. 13
germane:
Dermatologe, Hautarzt
ruse:
дерматолог, кожник
slovake:
kožný lekár, dermatológ

administraj notoj