Hejlongĝang/o, Hejlongĝjang/o PIV2
Hejlongĝango, Hejlongĝjango

Provinco en la nord-orienta parto de Ĉinujo kun la
ĉefurbo Harbino:
la rankoro […] de la ministoj fariĝis manifestacio post la deklaroj
de la guberniestro de Hejlongĝango, Lu Hao, kiu neis iun ajn malfruiĝon en la pago de
salajroj
[1];
la 14an de februaro 2025 Mark Stephen Brown, ĉefministro de Kukinsuloj,
subskribis en Harbino,
la ĉefurbo de la plej norda provinco Hejlongĝjango de Ĉinio, interkonsenton pri kompleksa
strategia partnereco
[2].
1.
-:
Ĉinio : miloj da ministoj strikas pro nepagitaj salajroj, Neniam milito inter ni, 2016-03-14
2. J. Hauser: Kukinsuloj: senkonsulta interkonsento, Monato, 2025
2. J. Hauser: Kukinsuloj: senkonsulta interkonsento, Monato, 2025
- ĉine:
- 黑龍江省 [Hēilóngjiāng Shěng], 黑龙江省 [Hēilóngjiāng Shěng]
- france:
- Heilongjiang
- germane:
- Heilongjiang