hematologi/o
hematologio
Medicina fako, kiu studas la fiziologion kaj la patologion de la sango kaj de la sangoproduktaj organoj: intermilite rimarkindas sinsekvo da artikoloj, ĉefe el Japanio, pri […] patologio, hematologio, dietologio, […] kaj serologio [1]; la interna medicino traktas la preventon, diagnozadon, senoperacian terapion kaj postterapian kontrolon de malsanoj de la spiraj organoj (pneŭmonologio), de la koro kaj sangocirkulo (kardiologio), de la digestaj organoj (gastroenterologio kaj hepatologio), de la renoj (nefrologio), de la sango kaj la sangokreaj organoj (hematologio) […] [2].
hematologo
Rim.:
Laŭ BL: Prefere diru sangokuracado, sangostudo, sangoscienco.
- angle:
- haematology, hematology
- beloruse:
- гематалёгія
- ĉeĥe:
- hematologie
- france:
- hématologie
- germane:
- Hämatologie
- slovake:
- hematológia
- ukraine:
- гематологія