*hero/o UV

*heroo

Malordinara, eminenta, admirinda persono.
1.
Homo nobla pro sia rango, kuraĝo aŭ talento: Saul kaj Jonatan […] eĉ ĉe sia morto ne disiĝis […], falis herooj meze de la batalo [1]! [li] amas la romanon pri […] la reĝo Arturo kaj pri la herooj de lia ronda tablo [2]; li povosciis multe rakonti […] pri reĝoj kaj herooj, kiuj iam regis en Grekujo [3]; Michel Angelo […], Dante […], Alfieri, Machiavelli – flanko ĉe flanko tie ripozas tiuj herooj de la spirito, la fiero de Italujo [4]. heroa konduto. VD:bravulo, prodo
2.
BELE Ĉefrolulo en historio, aventuro, rakonto aŭ teatraĵo: dank' al siaj naiva kredo kaj impresiĝemo la infanoj ne sole legas la rakontojn, sed vivas kun la herooj de la fabeloj [5]; diino! li ripetis, kaj kun ĝemo laŭ la maniero de herooj de komedio li mallevis la kapon kaj la manojn Marta ; mi serĉis, sed nenie en la proksimo mi trovis ian romanan heroon Marta ; maldika, malforta, mallerta, Rocinanto estas la deca, inda rajdbesto de la heroo [6]; la ĉefa heroo de la romano […] ankaŭ estas „Arturo“ [7]; la heroo de „la Revizoro“ estas nur fripono. SIN:protagonisto
3.
MIT Duondio, infano de dio kaj homo: Heraklo estis heroo; ni nek konvinkiĝos nek permesos diri ke Tezeo, filo de Pozidono, kaj Pirituso, filo de Zeŭso, entreprenis tiel terurajn perfortojn, nek ke iu alia diido kaj heroo faris terurajn, malpiajn agojn [8].
angle:
hero
beloruse:
герой
bretone:
haroz ~a: harozel.
ĉeĥe:
bohatýr, heroj, hrdina, héros, rek
ĉine:
英雄 [yīngxióng], 豪傑 [háojié], 壮士 [zhuàngshì], 主人公 [zhǔréngōng]
france:
héros, demi-dieu, personnage principal, protagoniste ~a: héroïque.
germane:
Held 2. Protagonist 3. Heros
greke:
ήρωας
hispane:
héroe
hungare:
hős ~a: hősies, heroikus. 3. hérosz
itale:
eroe
japane:
英雄 [えいゆう], 勇士 [ゆうし], 主人公 [しゅじんこう], 半神 [はんしん], 神人 [かみんちゅ]
katalune:
heroi 1. prohom, pròcer ~a: heroic. 2. protagonista, estrella 3. semidéu
nederlande:
1. held ~a: heldhaftig. 2. held 3. halfgod
pole:
bohater 3. heros, półbóg
portugale:
herói
ruse:
герой
slovake:
bohatier, hrdina
svede:
hjälte
tibete:
དཔའ་བ་
ukraine:
герой

heroaĵo

Ago inda de heroo: heroaĵoj […] de la nacia heroo kaj duondio Gilgameŝ [9]. li akiris la plej altajn ordenojn en la habsburga armeo: arĝentan medalon pro heroaĵo kaj kanonan krucon [10];
9. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 10a, Babel
10. Monato, Julius Hauser: Hejmeniras la eterna soldato , 2013
angle:
act of heroism, heroic deed
beloruse:
подзьвіг, гераічны ўчынак
bretone:
kur, taol-kaer
ĉine:
英烈 [yīngliè], 壮举 [zhuàngjǔ]
france:
acte héroïque
germane:
Heldentat
hispane:
heroicidad
hungare:
hőstett
itale:
atto eroico, impresa (prodezza)
japane:
英雄的行為 [えいゆうてきこうい]
katalune:
heroïcitat
nederlande:
heldendaad
pole:
czyn bohaterski
portugale:
heroísmo
ruse:
подвиг, героический поступок
ukraine:
геройство, героїчний вчинок

*heroeco

Virto de heroo, precipe granda kuraĝo: lia heroeco tre plaĉis al mi [11].
angle:
heroism
beloruse:
гераізм
bretone:
harozegezh, kadarnded
ĉeĥe:
hrdinskost (vlastnost), hrdinství, junáctví
ĉine:
豪气 [háoqì], 英勇 [yīngyǒng]
france:
héroïsme
germane:
Heldentum
hispane:
heroicidad
hungare:
hősiesség, herozimus
itale:
eroismo, eroicità
japane:
勇敢さ [ゆうかんさ], 雄雄しさ [おおしさ], 英雄的資質 [えいゆうてきししつ]
katalune:
heroisme
nederlande:
heldhaftigheid
pole:
heroizm, bohaterstwo
portugale:
heroísmo
ruse:
героизм
slovake:
heroizmus, hrdinskosť
svede:
hjältemod
ukraine:
геройство, героїзм, доблесть

*heroino

Ina heroo: orhara heroino de nordaj legendoj Metrop .
HOM:heroino (drogo)
angle:
heroine
beloruse:
гераіня
ĉeĥe:
heroina, hrdinka
ĉine:
[jié], 女中豪傑 [nǚzhōngháojié], 女英雄 [nǚyīngxióng], 巾帼英雄 [jīnguóyīngxióng]
france:
héroïne (héros féminin)
germane:
Heldin
hungare:
hősnő
itale:
eroina (eroe femminile)
japane:
英雄 [えいゆう], 女主人公 [おんなしゅじんこう], ヒロイン [ひろいん]
katalune:
heroïna
nederlande:
heldin
pole:
bohaterka
rumane:
eroină
slovake:
heroín
ukraine:
героїн (наркотик)

superheroo

BELAKIN Homo kun kvazaŭ magiaj forto kaj kapabloj, bildstria figuro vastiĝinta al animacio, kino...: Superman posedas ĉiujn tipajn ecojn de superheroo: 1. superhomajn kapablojn, 2. haŭtstriktan koloran trikotaĵon, kaj 3. kaŝitan duoblan vivon [12].
12. M. Weichert: Cent jaroj Yellow Kid..., Literatura Foiro, 1996-11 ĝis 12
beloruse:
супэргерой
france:
superhéros
katalune:
superhome
nederlande:
superheld

administraj notoj

~eco: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.