Holstini/o

Holstinio

GEOGHIS Historia regiono inter la Norda kaj Balta Maroj, norde de la malsupra Elbo kaj sude de Ŝlesvigo; germanlingva duklando de la dana reĝo: antaŭ tagmezo ni en la Holstinia kaleŝo de miaj gepatroj elveturis el Odense [1]; la ĉambro havis la aspekton de Holstinia vestiblo [2].
beloruse:
Гольштайн
ĉine:
霍尔斯坦 [huòěrsītǎn]
germane:
Holstein
nederlande:
Holstein
ukraine:
Гольштинія, Гольштейн (герцоґство)

Ŝlesvig-Holstinio

GEOGPOL La plej norda federacia ŝtato de Germanujo, situanta inter Norda Maro kaj Balta Maro kun la regurbo Kielo: Ŝlesvigo-Holstinio limas norde al Danio, sude al Hamburgo kaj Malsupra Saksio, kaj sudoriente al Meklenburgo-Antaŭpomerio [3].
angle:
Schleswig-Holstein
beloruse:
Шлезьвіг-Гольштайн
ĉine:
石勒苏益格‐荷尔斯泰因州 [shílèsūyìgé‐héěrsītàiyīnzhōu], 石勒苏益格荷尔斯泰因州 [shílèsūyìgéhéěrsītàiyīnzhōu], 石荷州 [shíhézhōu]
france:
Schleswig-Holstein
germane:
Schleswig-Holstein
hungare:
Schleswig-Holstein
itale:
Schleswig-Holstein
japane:
シュレスヴィヒ・ホルシュタイン州 [シュレスヴィヒ・ホルシュタインしゅう]
nederlande:
Schleswig-Holstein
pole:
Szlezwik-Holsztyn
portugale:
Schleswig-Holstein
ruse:
Шлезвиг-Гольштейн
ukraine:
Шлезвіґ-Гольштейн (земля ФРН)

administraj notoj

Ŝlesvig-~o : Mankas dua fontindiko.