hospic/o PIV1

hospico

1.
MED Loko, kie oni flegas homojn kun nekuracebla aŭ longedaŭra malsano, orfojn, malriĉulojn, mortontojn: tiu hospico prizorgas aidosulojn inkluzive de pli ol cent georfoj, de la infanaĝo ĝis adolesko kaj tro multe da ili finfine mortas ĉi-tie [1]; se iu konfidas sian maljunan patron aŭ patrinon al hospico, li sentas premon de la parencoj kaj amikoj, ke li ne estas bona filo [2]. VD:paliativi
2.
HISMED Fondaĵo ordinare religia, kiu gastigas vojaĝantojn: vi tranoktas en kibuco aŭ en urba hotelo, en gastejo aŭ en hospico [3]. VD:karavanejo
1. Stechjo: Neforgesebla Vizito, 2008-05-11
2. Ĉina Interreta Informa Centro: Hospica servo en Ĉinio, 2001
3. Esperanto-Ligo en Israelo: Israelo, Lando de la Biblio, [vidita en 2009]
angle:
hospice
beloruse:
1. хоспіс 2. прытулак
ĉeĥe:
hospic, hospitál, špitál
ĉine:
安宁病房 [ānníngbìngfáng], 安养院 [ānyǎngyuàn], 收容所 [shōuróngsuǒ]
france:
hospice
germane:
1. Hospiz
hungare:
1. ápolási otthon, menhely, szeretetház 2. zarándokszállás
itale:
ospizio
slovake:
hospic
ukraine:
притулок, богадільня

administraj notoj