1hospital/o Fab1

hospitalo

MED
Malsanulejo: ĉiu Kopenhagano scias, kiel aspektas la enirejo de la Frederika hospitalo [1]; [li] konsentis viziti la medicinan lernejon, [kiu] estis samtempe hospitalo, aŭ pli ĝuste granda ĝardeno, […kie] la malsanuloj pasigis la tutajn tagojn en libera aero kaj suno, sur litoj, kiuj anstataŭ matracoj havis streĉitan tolon [2]; la naskiĝo okazis en alia hospitalo [3]; pli logas komforta hospitalo aŭ konsultejo en urbocentro, kie klientoj de la alta aŭ meza klasoj kapablas pagi la kostojn de privata sansistemo [4]; la kuracistoj de la publikaj hospitaloj sendas al ni multajn pacientojn [5].
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro I
3. Is: Vegetanta homo naskas mem, Monato, jaro 1996a, numero 5a, p. 26a
4. Jozefo Lejĉ: Pliaj medicinistoj - pliaj plendoj, Monato, 2004-01
5. J.-P. Séréni, trad. J.-M. Cash: En Alĝerio nenio ŝanĝiĝas... krom la socio, Le Monde diplomatique, 2014-04
angle:
hospital
beloruse:
шпіталь, лякарня, бальніца
bulgare:
болница
ĉeĥe:
marodka, nemocnice
ĉine:
医院 [yīyuàn]
france:
hôpital
germane:
Krankenhaus, Hospital
hebree:
בית חולים
hungare:
kórház
ide:
hospitalo
indonezie:
rumah sakit
itale:
ospedale
japane:
病院 [びょういん], 施療院 [せりょういん]
nederlande:
ziekenhuis
okcidentfrise:
sikehûs
pole:
szpital
portugale:
hospital
ruse:
больница
slovake:
nemocnica
turke:
hastahane
ukraine:
шпиталь, госпіталь, лікарня

enhospitaligi

(tr)
MED Akceptigi en hospitalon por restado: unu el la enketistoj […] petis disponigi al li la liston de ĉiuj personoj enhospitaligitaj dum la lastaj tri tagoj [6]; pli ol 200 konsumintoj de la graso estis enhospitaligitaj [7]; la malpermeso sekvas la enhospitaligon en septembro de dekoj da homoj en Ĉeĥio, kiuj konsumis alkoholaĵojn diluitajn per metanolo [8]; enhospitaliĝis la plej aĝa viro en la ĉina urbo Chengdu ‐ 126-jaraĝa [9].
angle:
hospitalize, hospitalise
beloruse:
гаспіталізаваць, пакласьці ў шпіталь
ĉine:
住院治疗 [zhùyuànzhìliáo]
france:
hospitaliser
germane:
hospitalisieren, ins Krankenhaus einliefern
nederlande:
hospitaliseren
ukraine:
госпіталізувати

elhospitaligi

(tr)
MED Forigi sanigitan personon de hospitalo: bonvolu elhospitaligi civitanon Senhejmulo kaj transportigu lin en la urbon [10]; oni elhospitaligis min post ĉirkaŭ monato [11].
beloruse:
выпісаць са шпіталя
germane:
aus dem Krankenhaus entlassen

administraj notoj