humanitar/a

humanitara

POL
1.
Celanta mildigi homan suferon, aparte en krizaj situacioj kiel malsatoj, milito, naturkatastrofoj ktp: Usono proponis financi je 6,6 milionoj da dolaroj humanitarajn misiojn en Irako [1]; la aŭtoritatoj kaj humanitaraj organizaĵoj nun timas, ke infektaj malsanoj disvastiĝos [2]. SIN:homhelpa, homsava, human(ec)a, homama, filantropia, karit(at)aVD:sanitara, sukurado
2.
(pri krizo ks) Kaŭzanta suferadon de multaj homoj, minacanta la vivon de multaj homoj: la humanitara krizo en Jemeno kaj la blokado trudita de Sauda Arabio […] estis la centra temo de la pordfermaj interparoladoj de la Konsilio pri sekureco [3]. SUP:homa
Rim.: La iom vastan sencon de la similforma angla, franca kaj alilingva vorto oni povas redoni ankaŭ per diversaj formoj: homa katastrofo; homsava agado; filantropia celo...
1. M. Daoudi, trad. V. Lutermano: Venonta atako kontraŭ Irako, le Monde diplomatique, 2008-08
2. -: Inundoj : nacia katastrofo en Barato, eventeo, 2008-08-28
3. Jemeno: La Unuiĝintaj Nacioj postulas remalfermadon de la ...
beloruse:
гуманітарны
ĉeĥe:
humanitární
ĉine:
人道主义 [réndàozhǔyì]
germane:
humanitär 2. menschlich
itale:
umanitario
katalune:
humanitari
nederlande:
humanitair
norvege:
humanitær
slovake:
humanitárny

administraj notoj