Hus/o

Huso

PERS Johano Huso (ĉeĥe Jan Hus, 1370 - 1415), bohema teologo, reformisto, ŝtiparumita kiel herezulo: la koncilio tiun leteron tute ne atentis kaj metis Huson denove en malliberejon, kie li estis kelkfoje admonita revoki siajn herezaĵojn [1]; se esperantistoj aŭdas la nomon de la germana urbo Konstanz (Konstanco), ili ofte faras asocion aŭ kun la bohema reformisto de la katolikismo, Johano Huso [2].
1. Monato, Gerrit Berveling: Katolikismo: Johano Hus – ĉu ne plu herezulo?
2. Benoît Philippe: Bonvenon en Kvakera Esperanto Societo
angle:
Jan Hus
ĉeĥe:
Jan Hus
france:
Jan Hus
germane:
Jan Hus
nederlande:
Johannes Hus
ruse:
Ян Гус

husano

HIS Ano de iu el la bohemaj revolucioj movadoj estiĝintaj post la morto de Huso: Martin fariĝis urbo en 1340, la husanoj bruligis ĝin en 1433, sed la urbo evoluis kaj en 1489 akiris ankaŭ rajtojn de kampurbo [3]; lokaj esperantistoj prezentis al la kongresanoj sian urbon kun riĉa historio – ĝin fondis en 1420 husanoj kiel urbon de „batalantoj de Dio“ [4].
3. Monato, Julius Hauser: Martin centro de la slovaka kulturo, 2012
4. La Ondo de Esperanto, 1999, No 12 (62)
angle:
hussite
france:
hussite
germane:
Hussit
nederlande:
hussiet
ruse:
гусит

administraj notoj