ĥalkogen/o

ĥalkogeno

KEM Ĉiu el la elementoj de la 16a grupo de la Perioda Tabelo: la tradicia termino ĥalkogenoj estas ŝuldata al la fakto, ke en la naturo la kombinaĵojn de tiuj elementoj (ĥalkogenidoj) oni trovas en metalaj ercoj (kupra, zinka, fera, plumba, molibdena), do, ĝia komenca ĥalko... estas ŝuldata al la greka χαλκός, kaj neniel rilatas al kalko [1]. SUB:oksigeno, sulfuro, seleno, teluro, polonio
Rim.: Oni trovas ankaŭ la formon „kalkogeno“, motivitan per la ĥo-fobio; ĝi estas misgvida, ĉar la vorto rilatas ne al kalko (latine calx, calc-), sed al kupro (greke ĥalkos ‐ ĉar en la naturo la koncernaj elementoj ofte aperas en kupraj ercoj). Verdire, tio ne estas derivaĵo farita en Esperanto, tamen „kalkogeno“ ja ĝenas la fakulojn kiuj rekonas la vortelementojn laŭ ilia uzo en la scienca nomenklaturo, kaj tio riskas erarigi eksterfakan tradukiston. [Sergio Pokrovskij]
angle:
chalcogen
beloruse:
халькаген
ĉine:
氧族元素 [yǎngzúyuánsù]
finne:
kalkogeeni
germane:
Chalkogen
hungare:
kalkogén, ércképző
itale:
calcogeno, elemento del gruppo dell'ossigeno, elemento del gruppo 16
katalune:
calcogen
pole:
tlenowiec stara nazwa grupy obejmująca S, Se, Te, Po, to siarkowce
portugale:
calcogêneo
ruse:
халькоген

administraj notoj

~o: Mankas dua fontindiko.