ĥameleon/o Z , kameleon/o

ĥameleono, kameleono

ZOO Reptilio kiu elĵetas sian longan langon por kapti insektojn kaj ŝanĝas sian koloron; genro el la familio ĥameleonedoj (Chamaeleon): jen, kio estas malpura por vi […]: la talpo kaj la muso […] kaj la ĥameleono [1]; (figure) nia „de” estas speco de ĥameleono kun pluraj signifoj kaj roloj [2]; (figure) la moralo estas nek kameleono nek mod-artikolo laŭplaĉe, laŭbezone kaj laŭokaze modifebla, forĵetebla aŭ restarigebla [3].

ĥameleono (Chamaeleo chamaeleon) en insulo Samos, Grekujo
CC BY 3.0  [4]
angle:
chameleon
beloruse:
хамэлеон
bulgare:
хамелеон
ĉine:
变色龙 [biànsèlóng], 避役 [bìyì], 見風使舵 [jiànfēngshǐduò], 蜥 [xī], 蜴 [yì], 变色蜥 [biànsèxī]
finne:
kameleontti
france:
caméléon
germane:
Chamäleon
hispane:
camaleón
hungare:
kaméleon
indonezie:
bunglon
itale:
camaleonte
japane:
カメレオン
katalune:
camaleó
kroate:
kameleon
latinece:
Chamaeleon
nederlande:
kameleon
perse:
آفتاب‌پرست
pole:
kameleon
portugale:
camaleão
rumane:
cameleon
ruse:
хамелеон
serbe:
камелеон
slovake:
chameleón
svede:
kameleont
ukraine:
хамелеон

Ĥameleono [5] (Cha)

Stelfiguro (Chamaeleon) de la suda duonsfero: NGC 2915 estas galaksio en konstelacio Ĥameleono [6].
5. Galadí-Enríquez, David; Wandel, Amri: La kosmo kaj ni. Galaksioj, planedoj kaj vivo en la universo, FEL, Antverpeno, 2005
6. Vikipedio, NGC 2915
angle:
Chamaeleon
beloruse:
Хамэлеон
ĉine:
堰蜓座 [Yàntíngzuò]
finne:
Kameleontti (tähdistö)
france:
Caméléon (constellation)
germane:
Chamäleon
hispane:
Cameleón
hungare:
Kaméleon
itale:
Camaleonte
katalune:
el Camaleó
latinece:
Chamaeleon
nederlande:
Kameleon (sterrenbeeld)
perse:
آفتاب‌پرست (صورت فلکی)
pole:
Kameleon (gwiazdozbiór)
rumane:
Cameleonul (constelație)
ruse:
Хамелеон

ĥameleona

(figure) Tre ŝanĝiĝema, sin rapide konformanta al ĉiuj novaj situacioj: lia ĥameleona naturo kovradis al li la vizaĝon kaj la staturon per […] diversaj kaj rapide ŝanĝiĝantaj koloroj Marta .
beloruse:
хамэлеонскі
finne:
kameleonttimainen
france:
caméléonesque, souple (caractère)
germane:
wie ein Chamäleon
hungare:
köpönyegforgató
itale:
camaleontico
katalune:
camaleònic
nederlande:
kameleon-
pole:
kameleonowy, zmienny jak kameleon
portugale:
camaleônico
rumane:
cameleonă
ruse:
хамелеонский

administraj notoj

~o, kameleono: Mankas verkindiko en fonto.