Ĥaron/o, Karon/o PIV1

Ĥarono, Karono

1.
MITBELE En la helena kaj romia mitologio, ruĝokula maljunulo, kiu transveturigas la mortintojn per sia barko: barko de Ĥarono / malplene pasas do tra Aĥerono [1]; de la pordego la vojo iris al la rivero Aĥerono, kie transveturigadis mortintojn por mono la maljunulo Ĥarono, pro tio la grekoj metis al mortintoj sub la langon moneron, por ke ili havu monon por la transveturo [2]; Nikso, diino de la nokto kaj malhelo laŭ la helena mitologio, kaj ankaŭ patrino de Ĥarono [3].
2.
AST[4] Satelito de Plutono: 1978: malkovro de Ĥarono, la luno de Plutono [5]; naturaj satelitoj de Plutono: Ĥarono, Nikso, Hidro [6]; New Horizons“ sendis al Tero multajn detalan bildojn de Plutono kaj ĝia luno Karono [7].
angle:
Charon
beloruse:
Харон
france:
Charon
germane:
Charon
hispane:
Caronte
itale:
Caronte
japane:
カロン
katalune:
1. Caront (mit.) 2. Caront (astr.)
malnovgreke:
Χάρων
nederlande:
Charon
perse:
خارون
pole:
Charon
rumane:
Charon
ruse:
Харон
serbe:
Харон
ukraine:
Харон

administraj notoj