*-i

-i   Vikipedio

GRA Finaĵo markanta la infinitivon ĉe verbo: dum ridado povas dolori la koro [1]; la Kristaneco ordonas al ni pardoni al niaj malamikoj, ami nian proksimulon [2]; ĉu hundo aŭ ĉevalo […] ― plori ili povas, sed ridi ― tiun kapablon havas nur la homo [3]; granda feliĉo estas ami [ŝin] IK ; [li] ludis inspirite sur harpo, por laŭdi kaj glori la Eternulon [4]; [ili] alvenis al Jordan […] kaj ili tradormis tie la nokton, antaŭ ol transiri [5]; la princo anstataŭ rigardi saltis sur la vojeton kaj baris la vojon [6]. VD:-as, -is, -os, -us, -u
HOM:-i/ (ŝajna sufikso)
france:
(infinitif de verbes)
germane:
-en (Infinitiv)
ide:
-ir (estinteco), -ar (estanteco), -or (estonteco)
volapuke:
-ön

administraj notoj