2imperativ/o JED

imperativo

1.
GRA Gramatika modo, per kiu multaj lingvoj esprimas la ordonon en sendependa propozicio (ekz.: venu!; ne faru tion!); la imperativo tradukiĝas en Esperanto per la u-modo, kiu estas pli larĝsenca kaj esprimas ĝenerale deziron aŭ volon en sendependaj aŭ dependaj propozicioj: imperativo de la dua persono de singularo [1]; en ĉiuj hebreaj verboj, la finaĵo de la plurala imperativo estas -u: ŝir „kanti“ (aŭ „kanto“) → ŝiru „kantu“ [2]. VD:subjunktivo, volitivo
2.
(figure) Ordona, nepra formulo de morala devo: la imperativo de la konscienco; la morala imperativo estas teorie rekompencenda [3]; la kristanismo portas tre altan etikan pozitivon, ke ĝi konjektas la imperativojn de la konduto [4].
1. Monato, Mihail Korotkov: La origino de la homaj lingvoj, 2011
2. Monato, La influo de la hebrea lingvo sur Esperanto
3. La Ondo de Esperanto, 2003, № 5 (103)
4. La Ondo de Esperanto, 2004, № 1 (111)
angle:
1. imperative 2. imperative
beloruse:
1. загадны лад 2. імпэратыў, загад
ĉeĥe:
imperativ, rozkazovací způsob
ĉine:
祈使語氣 [qíshǐyǔqì], 命令式 [mìnglìngshì]
france:
impératif
germane:
1. Imperativ, Befehlsform 2. Imperativ
hispane:
1. imperativo
hungare:
1. felszólító mód, imperativus 2. belső erkölcsi parancs
japane:
命令法 [めいれいほう], 命令 [めいれい]
katalune:
imperatiu (subst.)
nederlande:
1. imperatief, gebiedende wijs 2. imperatief
perse:
1. وجه امری 2. ضرورت
pole:
1. imperatyw, tryb rozkazujący 2. nakaz moralny
portugale:
1. imperativo (gramática) 2. imperativo
ruse:
1. повелительное наклонение 2. императив, веление
slovake:
imperatív, rozkazovací spôsob
ukraine:
наказовий спосіб, імператив

imperativa

1.
GRA Rilata al la gramatika imperativo: imperativa modo, formo; en la plimulto de la lingvoj […] la plej simpla imperativa formo de verbo ĉiam estas la plej mallonga, kutime ĝi koincidas kun la verba radiko [5].
2.
(figure) Nepre trudanta, deviganta: imperativa ordono, devo; imperativa mandato; trans ĉiuj ideologioj kaj ties ideoj pri la fina feliĉo de la homaro restas la imperativa konstato – tiu ĉi planedo estas finita sistemo [6]. VD:nepra, absoluta
5. Monato, Mihail Korotkov: La origino de la homaj lingvoj, 2011
6. La Ondo de Esperanto, 2001, №5
angle:
1. imperative 2. imperative
beloruse:
імпэратыўны, загадны
ĉeĥe:
imperativní, rozkazovací
france:
impératif
germane:
imperativ
japane:
命令法の [めいれいほうの], 避けられない [さけられない], 強制的な [きょうせいてきな]
katalune:
imperatiu (adj.)
nederlande:
gebiedend
perse:
1. امری 2. ناگزیر، اجباری، لازم‌الاجرا
pole:
1. imperatywny 2. nakazujący
portugale:
imperativo
ruse:
императивный, повелительный
slovake:
rozkazovací
ukraine:
наказовий, імперативний

administraj notoj