implikaci/o
implikacio
Dulokaj logika
ligilo4
kaj la responda
logika operacio,
simbole skribata `A => B`
(legu: „se a, tiam bo“) kaj reduktebla al kombino
de nego kaj aŭo: `neg A vv B`;
ili (aprioraj lingvoj) havas simplan, rigidan
sintakson, kaj ... dependas kvazaŭ parazite de
aliaj lingvoj, konsistante el logikaj implikacioj (rilatoj
„se ‐ tiam“)
[1];
rimarku la plej gravan ŝanĝon ĉe la transformo de
`A=>B` al `B`:
... regulo kiun oni bezonas
estas nomata forigo de implikacio, aŭ elimplikaciigo
[2];
teoremoj ofte havas formon de implikacio;
fizikan leĝon estas oportune prezenti per implikacio, precize
indikante la kondiĉojn por ĝia valideco.
- angle:
- implication
- beloruse:
- імплікацыя
- ĉeĥe:
- zapletení, zápletka implikace
- ĉine:
- 涵义 [hányì]
- france:
- implication
- germane:
- Implikation
- hispane:
- implicación
- hungare:
- implikáció, feltételes következtetés
- pole:
- implikacja
- portugale:
- implicação
- ruse:
- импликация
- slovake:
- zápletka
implikacia
Rilata al implikacio, entenanta implikacion:
la pozitiva implikacia propozicikalkulo entenas du aksiomojn:
`A=>(B=>A)` kaj
`(A=>(B=>C))=>((A=>B)=>(A=>C))`,
kaj unu derivregulon: la elimplikaciigon.
- angle:
- implicative
- beloruse:
- імплікацыйны
- ĉeĥe:
- implikační
- pole:
- implikacyjny
- ruse:
- импликативный
ambaŭdirekta implikacio [3]

- Por du propozicioj `A` kaj `B`, kajo de iliaj reciprokaj implikacioj: `A iff B equiv (A => B) ^^ (B => A)`; difini ekvivalentecon per ambaŭdirekta implikacio.
3.
Sergio Pokrovskij: Komputada Leksikono, p. 141
- france:
- équivalence
- hispane:
- equivalencia
- hungare:
- ekvivalencia
- pole:
- równoważność, ekwiwalencja
- ruse:
- двусторонняя импликация, (логическая) эквивалентность
elimplikaciigo [4]

- Unu el la ĉefaj derivreguloj de la propozicia kalkulo: kiam estas konstatitaj la propozicioj `A` kaj `A=>B`, tiam oni rajtas konkludi, ke validas `B`.
- angle:
- modus ponens
- ruse:
- модус поненс, утверждающий модус
administraj notoj
~o:
Mankas verkindiko en fonto.
~a: Mankas fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ambaŭdirekta ~o : Mankas dua fontindiko.
ambaŭdirekta ~o : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
el~igo : Mankas dua fontindiko.
el~igo : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~a: Mankas fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ambaŭdirekta ~o : Mankas dua fontindiko.
ambaŭdirekta ~o : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
el~igo : Mankas dua fontindiko.
el~igo : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.