infarkt/o PVEF

infarkto

MED Loka, amasa mortiĝo de ĉeloj pro nesufiĉa alveno de sango: la loka malutilaĵo konsistas en ia alia malsano de la okulo, […] kiel ekzemple […] infarktoj en la glandetoj Meibomaj [1]; saturitaj grasoj delonge estis asociataj al korvaskula risko, ĉar ili pliigas la kvanton de „malbona” kolesterolo en la vaskuloj, plialtigante tiumaniere la probablojn de infarkto kaj apopleksio [2]. LST:malsano
angle:
infarct
beloruse:
інфаркт
ĉeĥe:
infarkt
ĉine:
梗塞 [gěngsè]
france:
infarctus
germane:
Infarkt
hispane:
infarto
indonezie:
infarktus
katalune:
infart
nederlande:
infarct
pole:
zawał
slovake:
infarkt
ukraine:
інфаркт

korinfarkto

MED Infarkto en la kora muskolo: la polico esploretis, sed […] la mortoj racie klarigeblis: korinfarkto, alta sango-premo, kancero [3]; li sukcesis preni la monon de kasisto, montrinte al tiu malplenan paperon, la kasiston, kiam la ŝerco estis malkovrita, trafis korinfarkto (poste li, feliĉe, resaniĝis) [4].
Rim.: Laŭ BL: Ankaŭ eblas diri koratako.
3. Monato, Paul Gubbins: Britio: Doktoro Morto
4. La Ondo de Esperanto, 1999, No 8-9 (58-59)
angle:
myocardial infarction
france:
infarctus du myocarde
germane:
Herzinfarkt
ruse:
инфаркт миокарда

administraj notoj