inferenc/i PIV1
inferenci
(tr)
- Konkludi: se vi eniras ĉambron, en kiu vi vidas tablojn kun puraj teleroj, manĝiloj kaj glasoj, vi facile inferencas, ke tie oni manĝos [1].
1.
Otto Prytz: Lingva komunikado kiel problemsolvado, Scienca Revuo. Vol. 45 (1994)(1)—164.
- angle:
- infer
- beloruse:
- рабіць выснову
- germane:
- schließen (folgern), folgern
- ruse:
- заключать, выводить (заключение, следствие; из чего-л.), делать (логический) вывод
inferenco
Logika procedo per kiu el iuj propozicioj aŭ informoj, rigardataj kiel veraj, oni konkludas pri vereco de iu alia propozicio: Kartezio deklaris: „mi pensas, do mi ekzistas“ […], ne estas necese pruvi […] la ekziston de aliulo, nek per inferenco, nek per demonstro [en] gnozeologio [2].
dedukto, indukto
2.
Evaldo Pauli: Enciklopedio pri Filozofio, Aliulo
- angle:
- inference
- beloruse:
- выснова
- germane:
- Folgerung, Schluss (Folgerung), Konklusion, Inferenz
- ruse:
- умозаключение, логический вывод
Rim.:
Rezonado aŭ pruvo povas konsisti el pluraj inferencoj (paŝoj,
ĉeneroj), kaj finiĝas per konkludo
(la definitiva rezulto).
[Sergio Pokrovskij]