infinit/o

infinito

1.
Senlima grando, senlima malproksimo.
2.
MAT(arkaismo) [1]=malfinio;VD:infinitezimo.
angle:
2. infinity
beloruse:
бясконцасьць
ĉeĥe:
infinitum, nekonečno
ĉine:
无穷 [wúqióng]
france:
infini (subst.)
germane:
2. Unendlich
hispane:
infinito
hungare:
1. végtelen, végtelenség 2. végtelen
japane:
無限 [むげん], 無限大 [むげんだい]
nederlande:
oneindigheid
pole:
2. nieskończoność
portugale:
infinito (subst.)
ruse:
бесконечность
slovake:
nekonečná veľkosť
ukraine:
нескінченність, безконечність

infinita

1.
Senlime granda aŭ malproksima.
2.
MAT(arkaismo) [2] Malfinia; strebanta al malfinio.
Rim.: Depende de la kunteksto pli prozaj sinonimoj povus esti „senfina“, „senlima“, „senranda“... Tamen Bricard pravigas la radikon, atentigante pri la pedanta diferenco inter senfina sinsekvo, senlima kresko de funkcio, kaj aliflanke infinita kiomo (kvanto) de naturaj nombroj. Ja oni ne povus diri, strikte parolante, ke kvanto „ne havas finon“ aŭ „ne havas limon“, ĉar kio estas fino aŭ limo de kvanto ne estas difinita. En tiuj ĉi tri ekzemploj la nuntempuloj ne hezitas uzi nur „nefinia“. Estas interese rimarki, ke „infinita“ estis por Bricard nederivita vorto, verŝajne, kiel „finita“ mem, malgraŭ ĝia participa aspekto. En PV oni provis sistemigi la aferon, prezentante la paron „finita“/„nefinita“ kiel derivaĵojn de la verbo „fini“, kion la senco tute ne allasas. La moderna uzo solvas la problemon per la paro „finia“/„nefinia“, do per nova radiko „fini“PIV1, kiu tamen devis venki la strangan samcelan „fajnajt“SPIV...
angle:
2. infinite
beloruse:
бясконцы
ĉeĥe:
nekonečný
ĉine:
漫漫 [mànmàn], 澒 [hòng], 无垠 [wúyín], 无穷 [wúqióng]
france:
infini (adj.)
germane:
1. unendlich 2. unendlich
hispane:
infinito
hungare:
végtelen
japane:
無限の [むげんの], 無限大の [むげんだいの]
nederlande:
oneindig
pole:
2. nieskończony
portugale:
infinito (adj.)
rumane:
infinit
ruse:
бесконечный
slovake:
nekonečný

infinitiganto

[3]
(de bildigo) Tia punkto de la fonto-aro, ĉe kiu la bildigo strebas al malfinio.

infinitiĝi

angle:
approach infinity
beloruse:
імкнуцца да бясконцасьці
france:
tendre vers l'infini
germane:
gegen Unendlich streben
hispane:
tender al infinito
hungare:
végtelenhez tart
japane:
無限大になる [むげんだいになる]
pole:
dążyć do nieskończoności
portugale:
tornar-se infinitamente grande
ruse:
стремиться к бесконечности

administraj notoj

~o: Mankas dua fontindiko.
~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~iganto: Mankas dua fontindiko.
~iganto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~iĝi: Mankas dua fontindiko.
~iĝi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.