insekticid/o PIV1
insekticido
Pesticido
per kiu oni mortigas insektojn kaj aliajn trudbestetojn,
ordinare en formo de veneno:
la aeroplano […] estas ŝprucigata per insekticido
[1];
vasta uzado de insekticido reduktis eblecon trovi taŭgajn
grilojn por luktado
[2];
problemo estas la restaĵoj de insekticidoj sur terkulturaj produktoj
[3];
ja necesas al terkultivistoj ŝprucigi insekticidon kontraŭ afidoj por protekti la
rikolton
[4];
daŭra uzo de insekticido kondukas al rezisto ĉe damaĝ-insektoj kaj povas mortigi
ankaŭ utilajn skarabojn, vespojn kaj abelojn
[5];
rezulte de utiligado de novaj persistaj insekticidoj kaj efikaj kuraciloj epidemioj
de malario en Eŭropo iom post iom komencis retiriĝi
[6].
1.
R. Harry: La Diplomato kiu Ridis, 1997
2. Ĝu Ŝin, Ĝangalo: Policistoj arestis 155 homojn pro vetludado pri insektoj ... , 2004-09-18
3. Monato, Mu Binghua: Maltrankviliĝo pro aĉaj manĝaĵoj, 2004
4. Monato, Joyce Bunting: Taktiko por noveca tritiko, 2013
5. Monato, Joyce Bunting: Taktiko por noveca tritiko, 2013
6. Monato, Vladimir Lemelev: Epidemiaj sekvoj en Eŭropo, 2007

- angle:
- insecticide
- beloruse:
- інсэктыцыд
- ĉeĥe:
- insekticid
- ĉine:
- 杀虫剂 [shāchóngjì], 杀虫 [shāchóng], 杀虫药 [shāchóngyào]
- france:
- insecticide
- hungare:
- rovarirtó
- japane:
- 殺虫剤 [さっちゅうざい]
- kroate:
- insekticid
- nederlande:
- insecticide
- pole:
- środek owadobójczy
- portugale:
- inseticida
- ruse:
- инсектицид
- slovake:
- insekticíd
- ukraine:
- засіб проти комах, інсектицид