* -int/

-int

GRA Sufikso de aktiva participo, kiu prezentas agon aŭ staton de ĝia subjekto post la ago, t.e. la ago jam finiĝis en la priparolata momento: leginta Estas iu kiu antaŭe legis; uzu tempon estantan, antaŭvidu estontan, memoru estintan PrV ; Mi ne forlasos vin, ĝis Mi estos farinta tion, kion Mi diris al vi [1]; estinta amiko estas plej danĝera malamiko PrV ; mortinta serĉu ĉielon, vivanta ian celon PrV ; serĉi la tagon pasintan PrV ; okazintaĵoj [2]; falinton ĉiu atakas PrV ; kontraŭ peko prediku, sed pekinton pardonu PrV .
ide:
-int

inta

Estinta, pasinta: la ĉefaj temoj traktitaj en tiu dokumentfilmo ebligos atesti pri la hodiaŭa vivo de Esperanto : la internacia komunikado, la origino de Esperanto, ties kreado kaj la celoj de L. Zamenhofo, la lingva strukturo, la lernado, la ideologio, la Kongresoj intaj kaj nunaj [3].
3. -: Esperanto (filmo), [vidita en 2019]
angle:
past
beloruse:
мінулы, колішні, былы
ĉine:
[xī], 往时 [wǎngshí]
france:
passé (adj.)
nederlande:
afgelopen, verleden, voorbije

administraj notoj

~a: Mankas dua fontindiko.