interferometri/o PIV1

interferometrio

ASTFOT Mezurado de interferoj, interalie astronomie uzata por kalkulo de astraj grandoj kaj interastraj distancoj: interferometrio kombinas la bildojn de pluraj teleskopoj kiuj troviĝas en certa distanco unu de la alia [1]; la gravitaj ondoj […] estis rimarkitaj de tri observatorioj de gravitaj ondoj pere de lasera interferometrio [2].
Rim.: Laŭ BL: Prefere diru interferomezurado.
1. A. Wandel: SETI post 50 jaroj, IKU Internacia Kongresa Universitato, 2011
2. Fred Meyer III: La kuniĝo de neŭtronaj steloj, Monato, 2018/04, p. 17
angle:
interferometry
beloruse:
інтэрфэрамэтрыя
ĉine:
干涉测量术, 干涉測量術, 干涉测量, 干涉測量, 干涉量度学, 干涉量度學, 干涉术, 干涉術, 干涉法
france:
interférométrie
germane:
Interferometrie
nederlande:
interferometrie
pole:
interferometria
ukraine:
інтерферометрія

administraj notoj