3intervju/o JED

intervjui

(tr)
Pridemandi iun pri vivo, opinioj kaj similaj por posta, ofte publika raporto: mia koro bategis, kiam mi eniris oficejon kaj intervjuis […] direktorojn [1]; la observanto de UEA estis plurfoje intervjuita [2]; ŝajnis al mi, ke la intervjuanto ne estas justa [3]; la realaj nomoj de la intervjuatoj estis ŝanĝitaj [4]; mi tuj iru al Stokholmo por intervjui nian agenton en tiu urbego [5]; imamo de roterdama moskeo estis intervjuita televide [6]. VD:enketi
angle:
interview
beloruse:
інтэрвіяваць
ĉeĥe:
interviewovat
ĉine:
訪談 [fǎngtán]
france:
interviewer, interroger
germane:
befragen, interviewen
hispane:
entrevistar
hungare:
interjúvol
indonezie:
mewawancara, mewawancarai, menginterviu
japane:
インタビューする [いんたびゅーする], 面接する [めんせつする]
nederlande:
interviewen
perse:
مصاحبه کردن (با)
pole:
przeprowadzić wywiad z kimś
portugale:
entrevistar
ruse:
интервьюировать
slovake:
interviewovať
ukraine:
інтерв’ювати, брати інтерв’ю

intervjuo

Interparolo konsistanta el demandoj kaj respondoj pri ies vivo, agoj aŭ opinioj por raporto: „pri kelkaj problemoj de interlingvistiko“ estas surpaperigo de intervjuo kun la franca lingvisto André Martinet [7]; [li] penis koncentri sian tutan atenton pri la intervjuo, kiun li intencas havi kun la fratoj de la plej bela el ĉiuj virinoj [8]; mi vizitis ŝin, sed la intervjuo ne liveris interesajn detalojn [9]. VD:enketo
7. PP: Fascina broŝuro, Monato, 199311, p. 23a
8. John Merchant: Kompatinda Klem, Ĉapitro 10
9. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 10
angle:
interview
beloruse:
інтэрвію
ĉeĥe:
interview
ĉine:
面試 [miànshì], 訪談 [fǎngtán], 晤談 [wùtán], 面談 [miàntán]
france:
interview, entrevue, entretien
germane:
Befragung, Interview
hispane:
entrevista
hungare:
interjú
indonezie:
wawancara, interviu
japane:
インタビュー [いんたびゅー], 取材訪問 [しゅざいほうもん], 面接 [めんせつ]
latine:
colloquium, ii percontatiuum, colloquium, ii interrogatiuum
nederlande:
interview
perse:
مصاحبه
pole:
wywiad (radio)
portugale:
entrevista
ruse:
интервью
slovake:
interview
ukraine:
інтерв’ю

intervjuiĝi

(ntr)
Respondi al demandoj de intervjuo: ĉu vi venas […] al nia ĉefsidejo por intervjuiĝi? [10].
10. Chun-Chan Yeh, trad. W. Auld: Montara Vilaĝo, 1984
angle:
be interviewed
beloruse:
даваць інтэрвію
ĉine:
面試 [miànshì], 受訪 [shòufǎng]
france:
donner un entretien, se faire interviewer
indonezie:
diwawancara, diwawancarai, diinterviu
japane:
インタビューを受ける [いんたびゅーをうける], 面接を受ける [めんせつをうける]
pole:
udzielić wywiadu, być przesłuchiwanym

intervjuisto

Iu, kiu profesie intervjuas: en la elsendo aŭdeblis la bona interkompreno inter Martin, Uriel kaj la intervjuistino [11].
11. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Nikaragvo: bona semo estis plantita (Poór Veronika)
angle:
interviewer
germane:
Interviewer
indonezie:
pewawancara, penginterviu

dungintervjuo, laborintervjuo

Intervjuo per kiu proponanto de laboro esploras la pretecon de kandidato: imagu, kion mi aŭdis dum dungintervjuo: „ĉu vi havas sperton?” „jes, multan, jam 50 intervjuojn.” [12]; mi sukcesis pri la unua laborintervjuo [13].
12. -: Frazo 6736127a, Tatoeba, [2018?]
13. noktema: E-blogaĵo - saluton ree, 2010
angle:
employment interview
beloruse:
суразмоўе (пры прыёме на працу)
ĉine:
面試 [miànshì]
france:
entretien d'embauche
indonezie:
wawancara kerja, interviu kerja
pole:
rozmowa kwalifikacyjna

administraj notoj