iredent/a PV
iredenta

- Celanta unuiĝon kun la ĉefa teritorio de la nacio: Granda Italio, aŭ Imperia Italio, estis ambicia projekto revita de la itala faŝismo por krei imperion, kiu inkludus la iredentajn teritoriojn de Korsiko, Nico, Dalmatio, Malto, plus aldonajn teritoriojn ĉirkaŭ la Mediteraneo, kiel Albanio, Montenegro, norda Tunizio kaj norda Libio [1].
Rim.:
Laŭ BL: Prefere diru ne liberigita, nereunuigita.
- angle:
- irredentist
- beloruse:
- ірэдэнтыстычны, аб’яднаўчы
- ĉeĥe:
- iredentní (území)
- france:
- irrédentiste (adj.)
- germane:
- irredentistisch
- hispane:
- irredento
- hungare:
- irredenta
- japane:
- 未回収の [みかいしゅうの]
- katalune:
- irredempt, irredemptista
- nederlande:
- onbevrijd
- pole:
- irredentystyczny
- portugale:
- irredento
- slovake:
- iredentistický
- ukraine:
- незлучений, роз’єднаний, неприєднаний, який прагне злуки з основною національною територією
iredentismo


- Politika doktrino de tiuj, kiuj celas unuiĝon kun la ĉefa nacia teritorio: iredentismo estas politika opinio, laŭ kiu ekstere de iu regno ekzistas teritorioj, kiuj vere devus aparteni al tiu regno, ĉu pro la volo de siaj loĝantoj, ĉu pro sia historio, ĉu pro ekonomiaj interesoj, la vorto devenas de la itala esprimo „terre irredente“ t.e. „landoj (ankoraŭ) ne savitaj“ [2].
Rim.:
Laŭ BL: Prefere diru reunuiĝismo.

- angle:
- irredentism
- beloruse:
- ірэдэнтызм
- ĉeĥe:
- iredentizmus
- ĉine:
- 領土收復主義 [lǐngtǔshōufùzhǔyì], 民族統一主義 [mínzútǒngyīzhǔyì]
- france:
- irrédentisme
- germane:
- Irredentismus
- hispane:
- irredentismo
- hungare:
- irredentizmus
- japane:
- イレデンティズモ, 民族統一主義 [みんぞくとういつしゅぎ]
- katalune:
- irredemptisme
- nederlande:
- irredentisme
- pole:
- irredentyzm, irredenta
- portugale:
- irredentismo
- ruse:
- ирредентизм
- slovake:
- iredentizmus
- ukraine:
- іредентизм