1jubile/o JED
jubileo
- 1.
Publika festo,
per kiu oni solenas kvindekan, centan aŭ alian gravan
datrevenon de evento:
prifestata estas rondcifera jubileo
[1];
la pacpremio estis unuafoje transdonita en 1985, kadre de la 2000-jara jubileo
de la urbo
[2];
li parolos ĉe la dudek-kvina jubileo de la lingvo Esperanto
[3];
ĉu en la grava tago de la jubileo de la esperantismo, de tiu jubileo, kiun ni
atingis post tiom multe da laboroj kaj suferoj, li nenion pli havis por diri
al ni
[4]?
Somera Esperanta Universitato […] celebris la 10-jaran jubileon de
sia funkciado
[5].
- 2.
Solena pekabsolvo, kiun la papo konsentis unue
en ĉiu centa jaro, poste en ĉiu kvindeka kaj nuntempe en ĉiu dudekkvina:
sanktigu la kvindekan jaron, kaj proklamu liberecon en la lando por ĉiuj ĝiaj
loĝantoj: jubileo ĝi estu por vi
[6];
1.
Spomenka Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo, Ombro sur interna pejzaĝo
2. Monato, Ipfelkofer Jomo: Festo unika en la mondo, 2004
3. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, Vivo de Zamenhof
4. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912
5. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 25:10

- beloruse:
- 1. юбілей 2. юбілей
- ĉeĥe:
- jubileum
- ĉine:
- 1. 周年 [zhōunián], 年紀日 [niánjìrì], 悼念仪式 [dàoniànyíshì], 紀念會 [jìniànhuì], 紀念節 [jìniànjié] 2. 禧年 [xǐnián]
- france:
- jubilé
- germane:
- 1. Jubiläum, Gedenkfeier, Jahrestag 2. Halljahr, Erlassjahr, Heiliges Jahr, Jubeljahr
- hispane:
- jubileo
- hungare:
- 1. jubileum, évforduló 2. szentév
- itale:
- giubileo
- japane:
- 記念祭 [きねんさい], 聖年 [せいねん], 大赦 [たいしゃ]
- katalune:
- jubileu
- nederlande:
- 1. jubileum 2. heilig jaar
- pole:
- 1. jubileusz 2. Rok jubileuszowy
- portugale:
- jubileu
- ruse:
- 1. юбилей
- slovake:
- jubileum
- svede:
- 1. jubileum 2. heligt år, jubelår
- ukraine:
- ювілей, річниця
jubilea
- Rilata al jubileo, solenanta la pason de ronda nombro de jaroj post evento: jubilea telegramo [7]; en tiu jubilea jaro ĉiu revenu [8]; Lidia antaŭenpaŝis por meti teron de la tombo de sia patro sur la radikojn de la jubilea kverko [9]; en la jubilea momento de la esperantismo mi volus paroli al vi pri tio, kio naskis la esperantismon [10].
7.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 25:13
9. W. Heller, trad. B. Westerhoff: Lidia, la Vivo de Lidia Zamenhof, Filino de Esperanto, 2007
10. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912

- юбілейны
- japane:
- 記念祭の [きねんさいの]
- katalune:
- jubilar (adj.)
- pole:
- jubileuszowy
- ukraine:
- ювілейний