1kabl/o

kablo

1.
TEKMAR Ŝnurego: [mi] baraktis por malligi la malklaran nodon, kiun ŝi estis farinta en la kablo [1]; trenkablo de balono aŭ ŝipo.
2.
ELETEL Fasko el pluraj dratoj, individue tegitaj per izolmaterialo, por konduki elektron aŭ lumon; fasko el pluraj tiaj faskoj: elektraj instrumentoj estas konektitaj al amplifiloj per kabloj [2]; transmara telekomunika kablo.
3.
TEK Kabla televido: kablokompanio decidis forpreni la oficialan turkan televidan stacion (TRT) de la kablo [3]; telefonfirmaoj kiel NTL havas enormajn rimedojn kaj la eblecon per siaj kabloretoj kombini la avantaĝojn de Interreto kaj televido [4].
4.
MAR(arkaismo) Malnova praktika mezurunuo de longo, uzata por mezuri mallongajn distancojn sur la maro, proksimume egala al 200 metroj: [la trimastulo] troviĝis en la distanco de tri ĝis kvar kabloj de la tero [5].
1. Harry Harrison, trad. Reinhard Fössmeier k.a.: Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato, ĉap. 16
2. B. Wennergren: Roko kaj Popo, Litero K
3. gvd: Elkabligita, Monato, 1999/09, p. 7
4. Edmund Grimley Evans: Interreto senpage, Monato, 2000/11, p. 23
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
angle:
1. cable 2. cable
beloruse:
1. канат, трос 2. кабель, дрот, шнур
ĉeĥe:
1. kabel, lano 2. kabel, lano
ĉine:
2. [lǎn], 电缆 [diànlǎn], 纜線 [lǎnxiàn], 橡皮線 [xiàngpíxiàn], 纜索 [lǎnsuǒ], 纜繩 [lǎnshéng]
finne:
1. köysi, vaijeri 2. kaapeli 4. kaapelinmitta
france:
1. câble (faisceau de fils), filin, cordage (câble) 2. câble (conducteur) 3. câble (télévision par câble), télévision par câble 4. encablure
germane:
1. Trosse, Kabel 2. Kabel
hispane:
1. cable 2. cable 3. Cable, Televisión por cable
hungare:
1. kábel, kötél 2. kábel
japane:
太綱 [ふとしつな], ケーブル [けーぶる], 被覆電線 [ひふくでんせん]
katalune:
cable 1. corda, maroma 3. televisió per cable
nederlande:
1. tros, kabel 2. kabel
pole:
1. lina 2. kabel, światłowód (kabel z włóknami światłowodowymi) 3. telewizja kablowa 4. kabel
portugale:
1. cabo (feixe de fios) 2. cabo (feixe de fios)
rumane:
1. cablu 2. cablu
ruse:
1. канат, трос 2. кабель
slovake:
kábel
svede:
2. kabel
turke:
2. kablo
ukraine:
кабель, канат, трос, стальна линва

kablero

TEKELETELMAR
Ĉiu el la dratoj, konsistigantaj kablon.
angle:
strand
beloruse:
жыла (кабэлю), дрот (асобны ў кабэлю)
ĉeĥe:
kabelová žíla
finne:
johdin (kaapelin osana)
france:
fil (d'un câble), brin (d'un câble)
hungare:
ér (kábelé)
katalune:
fil
pole:
żyła (kablowa), włókno (świałowodowe), światłowód (potoczne określenie zarówno kabla jak i włókna światłowodwego
ruse:
жила (в многожильном кабеле, тросе)
slovake:
káblová žila

kableto

Kablo pli mallonga aŭ mallarĝa ol ordinara: Ponto Akaŝi-Kaikjō [...]: ĉiu el la du kabloj havas diametron de 112,2 cm kaj konsistas el po 36.830 dratoj kun diametro de po 5,23 mm: kableto konsistas el 290 dratoj kaj la tuta kablo konsistas el 74.000 kabletoj [6]; ĉu vi konas la 3D-skribilon plej maldikan en la mondo [...] Lix, kun diametro sama al skribilo uzata sur ciferecigaj tabuloj bezonas nur esti konektita, per USB-kableto al la komputilo [...] [7].
angle:
wire
ĉeĥe:
kabílek
ĉine:
線纜 [xiànlǎn]
katalune:
fil
pole:
kabelek
slovake:
káblik

administraj notoj

pri ~o 2.:
      Kontroli trd be cs de en es fr hu nl sv ru tr post
      vastigo de la difino ankaux al lumkondukiloj.
      [MB]
    
~ero: Mankas fontindiko.
~ero: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.