1kadenc/o PV

kadenco

1.
Ofteco, laŭ kiu iu fenomeno ripetiĝas; rapideco, laŭ kiu homo aŭ maŝino devas labori: la vojo iris supren, kaj la ĉevaloj malakcelis la kadencon [1]; ambaŭ iris sampaŝe, kaj tiu komuna kadenco estis por li pace feliĉiga simbolo [2]; la paro parolis tre mallaŭte kaj, pro la bruo en la ĉirkaŭaĵo, mi kaptis ne iliajn vortojn, sed nur la muzikecan kadencon de iliaj voĉoj [3]. VD:frekvenco2, ritmo, takto
2.
MUZ Sinsekvo de akordoj, kiuj kutime signas la finon de frazo: la speciala esenco de la muziko de Gluck ne tiom sin montras en iu sublima ario, kiom en iu kadenco de liaj recitativoj [4]; la kamparanoj respondis angle per la kutima kimra altiĝa kadenco ĉe la fino de frazo [5]. VD:improvizaĵo
1. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 18
2. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 32
3. Garvan Makaj (Garbhan MacAoidh): Malgravaj lingvoj gravas, Monato, 2013/01, p. 26
4. M. Proust, trad. P. Combot: Pri la legado, 1993
5. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 7. Belaj Rakontoj El Trans La Montoj.
angle:
cadence
beloruse:
кадэнцыя
ĉeĥe:
intonační spád, kadence, klauzule, rytmus, závěr skladby
ĉine:
流韵 [liúyùn], 調子 [diàozi], 頓挫抑揚 [dùncuòyìyáng], 抑扬 [yìyáng]
finne:
1. tempo, tahti (vauhti) 2. kadenssi, lopuke
france:
cadence
germane:
1. Takt(frequenz) 2. Kadenz, Schlussfall
hispane:
cadencia
hungare:
kadencia, zárlat, záradék
japane:
調子 [ちょうし], 拍子 [ひょうし], リズム [りずむ], 終止 [しゅうし], カデンツァ
katalune:
cadència
nederlande:
cadans
pole:
kadencja
portugale:
cadência
rumane:
cadență
ruse:
каденция
slovake:
intonačný spád (hud), kadencia, záver
turke:
ölçü, ahenk
ukraine:
модуляція, пониження голосу, каданс, каденція, такт, розмір, ритм, темп

administraj notoj